La Széchenyi fürdő [sEĉEnji furdO] (=banejoSzéchenyi) estas pli nova stacio de la M1 metrolinio en Budapeŝto. La nomo venis de Kuracbanejo Széchenyi. La stacio troviĝas subtere kelkajn metrojn sub la tersurfaco.
Historio
En 1973 Budapeŝto festis la centjariĝon, tiu linioparto dankas la ekziston al la festo. La linio forlasinta la Placon de Herooj depost 1973 jam ne venis al la tersurfaco, sed kuris helpe de tunelo sub artefarita lago, poste al bosko. En proksimeco de Kuracbanejo Széchenyi oni kreis la stacion, la posta linioparto al la finhaltejo same estas tunela, ĉar fervojo, tramo kaj signifa vojo krucas la linion. Tuj post la ekfunkcio la sistemo sekvas la trafikan direkton al la dekstra flanko kaj la ĝis tiama haltejo Állatkert plene estis malkonstruita.
Stacio
La linio sub la lago kuras pli profunde, ol la stacio mem. La homoj post po 1 simplaj ŝtuparoj atingas la peronojn. Profundo de la plia linio apenaŭ ŝanĝiĝis, estis ŝanĝetoj pro la urba kanalizado.
Situo
La stacio situas inter Kuracbanejo Széchenyi kaj Kastelo Vajdahunyad. La kastelo estas signifa turisma celloko, interne kun muzeo.
Kontaktoj
La pasaĝeroj havas trafikan kontakton al troleo malantaŭ la kuracbanejo.