Oficiala paĝaro nekonata
Golubozalivo (ruse Голубой Залив, ukraine Голуба Затока, krime-tatare Limena) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas 2 kilometrojn nordokcidente de la loĝloko Simeizo kaj administre apartenas al la Simeiza komunumo. La rusa kaj ukraina nomoj de la loĝloko signifas "Blua Golfo".
La loĝloko troviĝas en bela montara amfiteatro super la t.n. Blua Golfo de la Nigra Maro; onidire ĝi estas unu el la plej belaj lokoj de Krimeo. En antikvaj tempoj tra la loĝloko pasis la vojo, kiu ligis la Sudan Bordon de Krimeo al Ĥersoneso kaj Kerkinitido; ĉi tie troviĝis ĉevalŝanĝejo.
La loĝantaro okupiĝas plejparte pri agrikulturo. La loĝloko interalie famas pro la tiel nomata "Jalta (dolĉa) cepo", kiun eblas kultivi nur ĉi tie.
La loĝlokoj de la Jalta municipo
(inkluzive la urbojn de la Sebastopola municipo)