Oficiala paĝaro nekonata
Aeroflotsko (ruse Аэрофлотский, ukraine Аерофлотський, krime-tatare Aeroflotskiy) estas urbotipa loĝloko de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenas al la Simferopola municipo.
La loĝloko situas en la centra parto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo 13 km. for de Simferopolo, al kiu ĝi estas transporte ligita per trolejbusa linio kaj buseta trafiko. La areo de la loĝloko estas ĉirkaŭ 1 km2. La loĝantaro - ĉirkaŭ 3.500 homoj.
La loĝloko estis fondita en la jaro 1935 okaze de finkonstruo de la Centra flughaveno de Simferopolo, kiu iĝis kaj plu estas la ĉefa ekonomia entrepreno de la loĝloko.
En la loĝloko estas infan-ĝardeno, klubo, hotelo.
(inkluzive la urbojn de la Sebastopola municipo)