| Ĉi tiu artikolo temas pri urbotipa loĝloko en Krimeo. Por distrikto rigardu la paĝon Lenina distrikto (Krimeo). Por la revoluciulo Vladimir Iljiĉ Uljanov AKK Vladimir Lenin legu la artikolon Lenin. |
Lenino (ruse Ленино, ukraine Леніне, krime-tatare Yedi Quyu; antaŭ la jaro
1957 la loĝloko oficiale nomiĝis Sem Kolodezej, kio laŭvorte signifas "Sep putoj") estas
urbotipa loĝloko en la orienta parto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administra
centro de la Lenina distrikto. Lenino havas la statuson de
urbotipa loĝloko ekde la jaro 1957.
La loĝloko estis fondita fine de la XIXa jarcento okaze de konstruado de la fervoja
linio Ĝankojo-Kerĉo. Ĝis la 30aj jaroj de la XXa jarcento la loĝloko
kreskis tre malrapide. Post la Dua mondmilito apud la loĝloko oni konstruis ankaŭ
la Nordkrimean kanalon.
En Lenino estas kelkaj nutraj uzinoj, vinfarejo, kelkaj mezgrandaj industriaj entreprenoj. En la loĝloko estas fervoja kaj busa stacioj.
Lenino havas 2 mezlernejojn, teĥnikan lernejon, bibliotekon, muzik-lernejon, distriktan kulturdomon, regionstudan muzeon.
La loĝloko estis nomita omaĝe al V. I. Lenin.
|
|
|
|
|
Loĝlokoj de Lenina distrikto
|
Urboj
|
Ŝĉolkino
|
Urbotipaj
|
Bagerovo • Lenino
|
Vilaĝoj
|
Azovskoje • Batalnoje • Belinskoje • Bondarenkovo • Borisovka • Ĉeljadinovo • Ĉistopolje • Fontan • Frontovoje • Glazovka • Gornostajevka • Ivanovka • Iljiĉjovo • Jaĉmennoje • Jakovenkovo • Jarkoje • Jerofejevo • Juĵnoje • Jurkino • Kalinovka • Kamenskoje • Kirovo • Koroljovo • Kostirino • Krasnogorka • Kurortnoje • Leninskoje • Libkneĥtovka • Lugovoje • Lvovo • Marjevka • Marfovka • Misovoje • Nabereĵnoje • Niĵnezamorskoje • Novonikolajevka • Novootradnoje • Novosjolovka • Ogonki • Oktjabrskoje • Osovini • Ostanino • Pesoĉnoje • Petrovo • Priozjornoje • Prudnikovo • Ptaŝkino • Romanovo • Semisotka • Semjonovka • Soljanoje • Stancionnoje • Tasunovo • Uvarovo • Verĥnezamorskoje • Vinogradnoje • Vjaznikovo • Vojkovo • Vulkanovka • Zavodskoje • Zavetnoje • Zatiŝnoje • Zeljonij Jar • Zolotoje
|
Loĝloketoj
|
Jegorovo
|