Vinogradno (ruse Виноградное, ukraine Виноградне, krime-tatare Vinogradnoye) estas malgranda urbotipa loĝloko en la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo.
La loĝloko situas 3,5 kilometrojn okcidente de Jalto sur la teritorio de la Jalta mont-arbara naturrezervejo; administre la loĝloko apartenas al la Livadia komunumo, tamen pro proksimeco al la urbo ĝi fakte povas esti konsiderata kiel antaŭurbo de Jalto.
Tra la loĝloko pasas la aŭtovojoj Jalto-Sebastopolo kaj Jalto-Baĥĉisarajo (tiu lasta pasas sur la monto Ajpetro).
Fine de la 19a jarcento ĉi tie estis konstruita somera palaco de buĥara emiro; la konstruaĵoj de la palaco ekde la jaro 1924 apartenas al la sanatorio "Uzbekistan". Ĉirkaŭ la loĝloko multas vitejoj.