La familia nomo estas franca kaj la origina franca prononco estas «ŝoPE» (kun la fina E nazaligita). Tamen en Pollando la nomo estas elparolata «ŜOpen», ĉar strikta franca elparolo malebligus deklinacii la nomon laŭ la reguloj de la pola lingvo. En Pollando oni foje literumas la nomon «Szopen», sed multe pli ofte skribas «Chopin». Kelkfoje la formon «Szopen» skribis la komponisto mem.[2] La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto esperantigis la nomon Ŝopeno[3].
Vivo
Infantempo
Lia patro, Nicolas Chopin (1771–1844) estis francdevena, venigita al Pollando de Marainville-sur-Madon en Loreno (nune Vogezoj). Laŭ kelkaj indikoj polaj historiistoj opinias, ke li eskapis el Francio pro la partoprenado en la fuŝa afero de la kolĉeno de la reĝino. Junaĝe li venis al Pollando dum la regado de Stanislao Aŭgusto Poniatowski. Li batalis por la sendependeco de la nova patrujo en la Insurekcio de Kościuszko. Ĝis la morto li nomiĝis polo poligante sian nomon al Mikołaj Choppen, aŭ Szopen. Li ne kontaktis plu kun sia familio en Francio. Li estis malpopulara pro sia malamo al la persono de Napoleono Bonaparte. Kune kun sia edzino, polino Justyna Tekla Krzyżanowska, siajn gefilojn li edukis kiel polojn. Unue li estis prizorganto de infanoj en la domo de familio Łączyńscy, loĝante en Żelazowa Wola, kie naskiĝis Fryderyk. Nicolas Chopin transloĝiĝis al Varsovio, kie li instruis en Liceo de Varsovio la francan lingvon kaj francan kulturon.
La patrino de Fryderyk Chopin, Justyna Tekla Krzyżanowska, devenis de malriĉiĝinta nobla familio el Kujavio. Ŝi fasciniĝis pri muziko, precipe popola, kaj ludis la fortepianon. Krom Fryderyk ŝi naskis tri pliajn infanojn – la filinojn Ludwika Jędrzejewiczowa, Izabela Barcińska kaj Emilia.
Laŭ legendo Fryderyk Chopin naskiĝis, dum Nicolas Chopin ludis je violono. Povas esti, ke nur post kelkaj semajnoj oni anoncis pri la naskiĝo al la pastro kaj oni baptigis la infanon. Laŭ dokumento trovita en 1892 en paroĥejo de Brochów, Fryderyk Franciszek Chopin naskiĝis la 22-an de februaro. Laŭ postaj informoj de Fryderyk kaj lia patrino Justyna la tago de naskiĝo estis la 1-a de marto. La nomo devenas de sankta Frederiko, kies memorigo estas la 1-an de marto. La dua nomo Franciszek estis la nomo de lia franca avo. Józef Sikorski, la muzikisto kaj amiko de Chopin, memorigas en sia «Wspomnienie Szopena» (Memoro pri Chopin) ke Frederiko ploris multe infantempe, kiam lia patrino ludis je fortepiano. Alia anekdoto priparolas, ke kutime Chopin ludis kiel infano la aŭditajn melodiojn. Ĝuste tial gepatroj dungis la instruiston Wojciech Żywny, ĉeĥon. Post mallonga tempo tamen Fryderyk superregis la kapablojn de la instruisto. Li tre amikiĝis kun li kaj post multaj jaroj li dediĉis al li faman Polonezon A bemolan maĵoran (Polonezo As-dur «Heroa»). Sekvanta instruisto de Chopin estis Wilhelm Wacław Würfel, ankaŭ devenanta de Ĉeĥio.
Edukado kaj unuaj sukcesoj
En la jaro 1817 en la aĝo de sep jaroj Chopin komencis komponi pli serioze. De tiu tempo devenas la nenumeritaj du polonezoj g-minora kaj B-maĵora dediĉitaj al Wiktoria Skarbek. La unua koncerto okazis en 1818 en la palaco de Radziwiłł. Revuoj kiel Kurier Warszawski priskribis lin kiel «mały Chopinek» (malgranda Ŝopeneto), «mirakla infano» kaj la «dua Mozart». La 20-an de septembro 1818 Varsovion vizitis carinoMaria Fjodorovna. Chopin oferis al ŝi siajn polajn dancojn. A. Wójcicki memoras, ke juna Chopin ludis multe ĉe princo Konstantin Pavloviĉ, la guberniestro de Varsovio. Dum la milita marŝo malgranda Chopin rigardis alten, ke la guberniestro demandis: «Kial vi rigardas alten, eta? Ĉu vi legas notojn en plafono?». Chopin ricevis de carino medalon kaj de guberniestro Konstantin brilan ringon. Poste, en Parizo oni proponis lin fariĝi la ĉefa imperia komponisto. Chopin vendis la medalon kaj ringon, forĵetante la proponon.
Dum la jaroj 1823–1826 Chopin edukiĝis en la Liceo de Varsovio, kie laboris lia patro. En tiu tempo li vizitis grandan parton de Pollando. La feriojn li pasigis en la kortegoj de princo Antoni Radziwiłł en Szafarnia (proksime de Golub-Dobrzyń). Li vizitis ankaŭ tre distajn terenojn de Pollando. De Szafarnia Chopin skribadis la famegajn en Pollando leterojn, kiuj estis parodioj de la fama gazetoKurier Warszawski (Kuriero Varsovia). Kurier Szafarski (Kurier de Szafarnia) informis la gepatrojn pri la ludoj en Szafarnia. Maurycy Karasowski, la infana amiko de Chopin, memoris, ke Fryderyk helpis foje al la guvernisto de Szafarnia trankviligi la bruantajn infanojn. Chopin improvizis rakonton ludante je fortepiano. Kiam li komencis ludi sian lulkanton, la infanoj dormis. Chopin montris la dormantojn al la patrino kaj siaj fratinoj kaj ĝoje frapis al la fortepiano teruran akordon. Kune kun sia fratino, Emilia, li kreis ludojn, poemojn kaj komediojn. Eĉ poste en Parizo Honoré de Balzac skribis, ke Chopin havas la teruran kapablon imiti ĉiujn, kiujn li volas.
Biografiistoj (Jeżewska, Iwaszkiewicz, Willemetz) agnoskas, ke Chopin estis universala geniulo, ĉar li havis ankaŭ grandan literaturan talenton, kiun li malkaŝis en siaj leteroj, kaj ankaŭ la talentojn pentrartan kaj aktoran.
En la jaroj 1826–1829 Chopin studis en la varsovia Ĉefa Lernejo de Muziko, kiu estis parto de la Konservatorio, kunigita kun Universitato de Varsovio. La profesoro Józef Elsner permesis, ke Chopin ne lernu plu la ludon je instrumento. Chopin studis nur la harmonion kaj kontrapunkton. Dum tiu periodo Chopin komponis Sonaton c-minoran op. 4, Variaciojn B-maĵorajn sur «Là ci darem la mano» de Don Giovanni de Wolfgang Amadeus Mozart, Trion g-minoran kaj unuajn mazurkojn (op. 6 kaj 7). En la raporto post la tria jaro de studado Elsner skribis: Trijara Szopen Fryderyk- speciala kapablo, muzika genio.
La jaroj 1829–1831 estas por Chopin la periodo de la unua amo, nome al la kantistino Konstancja Gładkowska, kaj la unuaj grandaj sukcesoj en muziko. Tiam li komponis siajn grandajn konĉertojn por fortepiano kaj orkestro: f-minora op. 21 kaj e-minora op.11.
En julio de 1829, tuj post la fino de siaj studoj, Chopin vojaĝis kun amikoj al Vieno. Danke al Würfel, Chopin konatiĝis kun muzikistoj de tiu urbo. Dufoje li koncertis en Kärntnerthortheater. Liaj variacioj kaj Rondo à la Krakowiak fariĝis granda sukceso. La kritikistoj agnoskis la komponaĵojn kiel tre novigantajn. Tial en aprilo 1830 tiuj komponaĵoj estis eldonitaj, unue eksterlande. La patro kaj la amikoj persvadis Chopin, ke li vojaĝu tra Eŭropo.
La 5-an de novembro 1830 Chopin forlasis Pollandon veturante al Berlino kaj Dresdeno. Dum la vojaĝo al Parizo Chopin skribis la taglibron nomatan «Dziennik stuttgarcki» (La Stutgarta taglibro). En la taglibro li esprimis tristegon pro ĵus komencita Novembra ribelo. Chopin volis reveni al Pollando, sed Tytus Wojciechowski ne permesis al li. Jen Chopin komponis Etudon Revolucian op. 10, n. 12 pri la novembra ribelo.
Fine li venis al Parizo. Tuj li donis la unuan el siaj 19 koncertoj en Parizo, kie li vivis dum 18 jaroj. Tiam li prezentis la konĉerton e-minoran kaj variaciojn. La publiko estis ege mirigita. La kritikisto François Fétis proklamis, ke Chopin revivigis la fortepianan muzikon. La sekvantan tagon eldonistoj sendis al Chopin proponojn aĉeti liajn komponaĵojn.
Chopin komencis koncerti en salonoj amikiĝante kun Franz Liszt, Vincenzo Bellini kaj Hector Berlioz. Oni invitis lin kutime eĉ al Versajlo. Rapide li transloĝiĝis al Chaussée d'Antin, en riĉa arondismento de Parizo. Amikoj nomis tiun lokon la Olimpo, ĉar ĝi estas sur tre alta etaĝo kaj oni povis aŭskulti de tie la «dian muzikon». Pro financaj problemoj Chopin instruis ludi fortepianon. Li instruis interalie al la princino de Noailles, princino Chimay kaj de Beauvau, baronino Rothschild, grafino Peruzzi kaj Delfina Potocka. Tre gravaj talentoj estis ankaŭ liaj disĉiploj Karolina Hartmann, Karol Filtsch kaj Adolf Gutmann. Chopin estis konata pro sia nervozeco kaj postulemeco.
En 1835 li finis koncerti en salonoj komencante helpi al elmigrintaj Poloj fuĝintaj post la falo de la novembra ribelo. Li konis bone Adam Mickiewicz, Julian Ursyn Niemcewicz kaj Cyprian Kamil Norwid. Mickiewicz persvadis lin ke li verku operon. Poste Norwid skribos la faman Fortepianon de Ŝopen' pri la lastaj tagoj de la komponisto kaj la januara ribelo; tiam Rusoj elĵetos el la palaco de Potocky la varsovian fortepianon de Fryderyk por venĝi.
Chopin estis amiko de generalo Józef Bem, al kiu li donis multe da mono por fondi la Polan Asocion Politeknikan. Chopin-on vizitis cetere Jan Matuszyński, amiko el infantempo, kiu mortis pro tuberkulozo. Tuberkulozo estis malsano, kiun Chopin havis jam infantempe, kaj pro kiu li eĉ estis perdinta la fratinon Emilia.
[[Media:|Polonezo A bemola maĵora]] ([[:Dosiero:|informo]])
Polonezo Heroa
En 1836 Chopin ekkonis Maria Wodzińska, kun kiu li volis edzigi. Ŝi havis talentojn muzikan kaj pentrartan. Kiam la familio sciiĝis, ke Chopin malsanas je tuberkulozo, la kontakto estis rompita. Chopin dediĉis al Maria sian Valson A-bemolan maĵoran kaj kantojn.
Deprimita Chopin ekkonis en 1837 la verkistinon George Sand. Post unu el la koncertoj de Chopin en Parizo, ŝi parolis al li, ke ĉiuj ŝiaj romanoj ne indas eĉ por unu frazo de lia muziko. Kvankam Chopin unue dubis pri ŝia virineco (ŝi portis pantalonojn kaj fumis), li kredeble enamigis en ŝi. La naŭ jarojn, dum kiam ili konis unu la alian, Sand nomis tamen la kolostra tempo de celibato. En letero al la patrino Justyna Tekla Chopin, Sand nomiĝis la dua patrino.
Fuĝante de la malamo de antaŭa amanto, Sand vojaĝis kun Chopin al Majorko. La malbona vetero kaj milito en Hispanio malbonigis la vojaĝon. Sand kunprenis cetere siajn malsanajn infanojn. Nervozigita Chopin komponis tie siajn Preludojn. Iam dum promeno de Chopin komenciĝis tempesto. Chopin provis kuri al la domo, tamen li komencis tusi kaj unue li eltusis sangon. Pri tiu ago li komponis la Preludon D-bemolan maĵoran (des-dur simila al pola vorto «deszcz» – pluvo). Nur tiun komponaĵon malaprobis Sand, kiu tiam ne povis helpi lin.
Tuj ili revenis al Francio. Oni venigis tiam la korpon de sinmortigita Adolphe Nourrit, kantisto. En Marsejlo Chopin ludis ĉe lia funebro – je preĝeja orgeno. Malgraŭ la malbona kvalito de la orgeno Chopin mirigis la publikon per kanto de Franz Schubert.
En 1839 Chopin loĝis ĉe Sand en Nohant, elsputante grandajn kvantojn de sango. Sand skribis tiam la romanon, pro kiu oni ŝin malamis: La romanon «Lucrézia Floriani», en kiu viro, simila al Chopin havanta grandan talenton, mortas pro tuberkulozo. Franz Liszt priskribis la romanon kiel perfidaĵon kaj rompis la kontakton kun George Sand. Chopin venis al Parizo kaj ne reagis, tamen kun Sand ne amikiĝis plu. Sed li helpis al la filino de Sand, Solange, edziĝi kun skulptisto Auguste Clésinger. Sand malamis Chopin, kiu estis pli kaj pli malsana.
La lasta periodo
Chopin lastfoje koncertis en Parizo. Oni nomis lin la Arielo de fortepiano. Post la eksplodo de revolucio en Parizo en 1848, Chopin iris al Britio kaj Skotio kun Jane Stirling, nomata la vidvino post Chopin. Tie li pli malsanis koncertante ĉe la aristokratuloj, eĉ antaŭ reĝino Viktoria. Li donis la lastan koncerton al polaj elmigrintoj en Londono.
Fryderyk Chopin mortis en la dua horo nokte, la 17-an de oktobro 1849. Pastro Aleksander Jełowicki skribis, ke Chopin antaŭ la morto elparolis la nomojn de Jesuo, Mario kaj Jozefo kaj aldonis: Mi estas ĉe la fonto de feliĉo (pole: «Jestem już u źródła szczęścia»). La entombiga meso okazis en la preĝejo de sankta Magdalena (Église de la Madeleine), dum kiu, laŭ deziro de Chopin, estis prezentita la Rekviemo de Mozart. Chopin estis entombigita en la tombejo Père Lachaise en Parizo. Jane Stirling fondis tie tradician ĉiujaran pilgrimon, kiun la franca muzikologo Édouard Ganche revivigis en 1911 kadre de la Société Chopin. Konforme al la lasta volo, la fratino Ludwika prenis la koron de Chopin kaj venigis ĝin al la preĝejo de la Sankta Kruco (Kościół świętego Krzyża) en Varsovio.
La Tombo de Frederiko Ŝopen – tombo kune kun troviĝanta sur ĝi monumento-tomboŝtono de la pola pianisto kaj komponisto Ŝopeno (1810-1849) estas en la tombejo Père-Lachaise en Parizo. La tombo estis malkovrita la 17-an de oktobro 1850 (en la unua datreveno de la morto de la artisto) kaj ĝia aŭtoro estas Auguste Clésinger (edzo de Solange Dupin, filino de la amatino de Ŝopeno George Sand). Ĝi konsistas el soklo kun marmora figuro de la muzoEŭterpo klinita super rompita liro. Sur la fronta flanko de la soklo troviĝas ornamaĵo kun similaĵo de la muzikisto laŭ la maldekstra ĉefaspekto. Sur la tombo estas surskriboj: sub la ornamaĵo A Fréd. Chopin Ses Amis (de la franca "Al Frederiko Ŝopen liaj amikoj"); sur la flanka maldekstra muro Frédéric Chopin, né de Pologne, à Zelazowa Wola prés de Varsovie. Flis d'un émigré français, marié à Mlle Krzyżanowska, fille d'un gentilhomme polonais (en la franca "Frederiko Ŝopen, naskiĝinta en Pollando, en Żelazowa Wola apud Varsovio. Filo de franca enmigrinto edziĝinta al Sinjorino Krzyżanowska, filino de pola nobelo"); post la dua flanko J. Clésinger 1850.
Chopin estas hodiaŭe taksata kiel la plej eminenta pola komponisto. Li tamen ne komprenis sian popularecon eĉ kiam la revuoj skribis, ke li estos al Pollando kiel Mozart al Germanio. Laŭ li, la plej grandaj komponistoj estis Mozart kaj Johann Sebastian Bach. La originaleco de Chopin faras grandan problemon por prezenti liajn komponaĵojn. La baladoj F-maĵora kaj g-minora estas komponitaj sur poemoj de Adam Mickiewicz – «Świtezianka» kaj «Jezioro Świteź», la polaj popolaj legendoj. Plejparto de komponaĵoj de Chopin estas inspiritaj per la pola popola muziko kaj eĉ universalaj aĵoj kiel etudoj kaj preludoj ampleksas la elementojn de la pola specifiko. Li mem kreis la plej artan formon de la polonezo, mazurko, kujawiak, krakowiak, oberek – polaj dancoj. Pro ili li kreis la nekonatan en romantisma epoko melodikon. Plej nekomprenebla al nuntempuloj de Chopin kaj malfacila al nuntempa prezenta arto estas la tempo rubato, per kiu li priskribis ĉiujn mazurkojn. La komponaĵoj estis tiel problemaj al prezentado, ke nur Harry Neuhaus en la 20-a jarcento proponis la unuan ideon kompreni Chopin-on.
Ignacy Jan Paderewski diris dum la centa datreveno de la naskiĝo de Chopin: «Oni malpermesis al ni Słowacki, Krasiński kaj Mickiewicz. Oni ne forprenis de ni Chopin-on. Tamen ĝuste en Chopin ekzistas ĉio, kion oni al ni malpermesis: koloraj kontuŝoj, zonoj per oro fanditaj, krakovaj rogatywki, la tinto de nobelaj sabroj, la brilo de popolaj falĉiloj, la ĝemo de la vundita mamo, la ribelo de la katenita spirito, la krucoj de mortintejo, la preĝejoj ĉe la vilaĝaj vojoj, la preĝoj de zorgigitaj koroj, la sufero de la mallibereco, domaĝa sento pri la libereco, sakro kontraŭ tiranoj kaj la ĝoja kanto de venko(…)». George Sand skribis tamen, ke Chopin estas nenio krom polo.
Restas nuntempe tre malmulto de la aŭtenta korespondado de Chopin. Granda parto de tiu estis perdita pro neglektado, sed historia okazaĵo aldonas al tiuj perdoj alian trajton pli draman. Okaze de veturo en Pollandon printempe de 1851, Alexandre Dumas filo estus trovinta kompletan kolekton de la leteroj senditaj de George Sand al Chopin. Reveninta en Francion, post li estis redonintaj ilin al la romanistino, tiu ĉi relegis ĉiujn kaj poste detruis ilin fajre.
Okaze de la insurekcio de 1863, rusaj soldatoj bruligis la palacon Zamojski en Varsovio, kie loĝis Izabela[4], la plej juna fratino de Chopin, detruante aliajn valorajn relikvojn, kiel la pianon de la komponisto. Tiu okazaĵo estis malmortigita de Cyprian Norwid (1821-1883), poeto kaj filozofo, proksima amiko de la muzikisto, per sia fama poeziaĵo Le Piano de Chopin (1865).
Sekve, la unikaj atestaĵoj de Chopin, nome liaj leteroj, malfeliĉe suferis ŝanĝojn fare de ties unua eldonisto, nome Maurice Karasowski, al kiu ĉiuokaze oni devas atribui la meriton esti kolektinta, ĉirkaŭ 1860, la ateston de la fratinoj de Chopin kaj la parolan tradicion de la familio.
Finfine, multaj manuskriptoj de la leteroj de Chopin estis detruitaj aŭ perditaj dum la Dua Mondmilito.
Laŭ aserto de Unesko antaŭ kelkaj jaroj: «La muzika produktado de Chopin estas de tia gravo ke UNESCO decidis deklari la jaron 1999 kiel «internacia jaro Frédéric Chopin» dum kiu la tuta mondo celebros la 150an jariĝon de la morto de Chopin[6].»
La societoj Chopin
Ekzistas «Societo Frédéric Chopin» (TIFC) kiu prezidas Internacian Federacion de Asocioj Frédéric Chopin (el kiuj ekzistas ĉirkaŭ kvardeko). Ĝia socia sidejo estas la kastelo Ostrogski en Varsovio.
Rilate al Francio, ĝi enhavas almenaŭ tri asociojn kiuj honoras la muzikiston:
La Société Chopin en Parizo organizas ĉiujare, ekde 1983, Festivalon Chopin ĉe la Oranĝerio de la parko de Bagatelle de la mezo de junio al la mezo de julio. En 2004, ĝi organizis la rekonstituon de la lasta koncerto de Chopin en Parizo. La pianisto Maciej Pikulski estis elektita por ludi la ĉefan rolon[7].
Ekzistas nombraj muzeoj en Eŭropo dediĉitaj al Chopin. La plej grava, malfermita en 2010, troviĝas en la palaco Ostrogski en Varsovio, antaŭ la Nacia Instituto Frederiko Ŝopen. En Francio, la sidejo de la Pola Biblioteko de Parizo gastigas alian[8]. Ankaŭ en Parizo, la Musée de la vie romantique dediĉita al la memoro de George Sand ankaŭ rememorigas pri la muzikisto[9].
Estas aliaj muzeoj nome la jenaj:
en Majorko ekzistas la muzeo Frédéric Chopin kaj George Sand en Valldemossa en la monaĥejaj ĉeloj nº 2a kaj n° 4a;
en Varsovio troviĝas multaj elementoj omaĝe al la muzikisto. La preĝejo de la Sankta Kruco gastigas la koron de Frédéric Chopin. En la palaco de Czapski, oni povas vidi la salonon de la familio Chopin kaj la naskodomo de Chopin estas vizitebla[11].
Ducentjariĝo
2010 estis la ducentjariĝo de lia naskiĝo. Tiukadre oni organizis nombrajn eventojn[12], kaj en Francio kaj en Pollando.
En Francio
La plej parto de eventoj estis organizitaj laŭ la kunpatroneco de la ministerioj de kulturo kaj franca kaj pola[13]. Alain Duault, nomita ĝenerala komisaro de la jaro Chopin, postulis la translokigon de la restaĵoj de la muzikisto al la Panteono de Parizo:
„ Ce serait un beau geste culturel (ce serait le premier musicien admis au Panthéon) et politique (ce serait un signe européen fort, au moment où la Pologne vient de ratifier le traité européen) (Estus bela kultura detalo (estus la unua muzikisto akceptita en la Panteono) kaj politika movo (estus forta eŭropa signo, en la momento kiam Pollando ĵus ratifis la eŭropan traktaĵon))[14]. ”
Chopin à Paris: l'atelier du compositeur (Chopin en Parizo: la ateliero de la komponisto), ekspozicio akompanata de nombraj koncertoj, en la Cité de la musique (Muzikurbo), Parizo, 9a de Marto - 6a de Junio, komisaroj: Jean-Jacques Eigeldinger, Thierry Maniguet kaj Cécile Reynaud[15].
Eldono 2010 de la festivalo La Folle Journée de Nantes dediĉita al la komponisto[16].
Frédéric Chopin La Note bleue, Ekspozicio de la Ducentjariĝo, Musée de la vie romantique, hôtel Scheffer-Renan, Paris, 2a de Marto - 11a de Julio, Solange Thierry & Jérôme Godeau, invititaj komisaroj.
En Pollando
En Varsovie, «maratonkoncerto» de 171 horoj inter la du datoj supozitaj kiel de lia naskiĝo (nome la 22an de Februaro kaj la 1a de marto) komencinta la 22an de Februaro 2010, kun la partopreno de Ivo Pogoreliĉ, Murray Perahia, Daniel Barenboim, Jevgeni Kisin inter aliaj ĉirkaŭ 250 muzikistoj programitaj[17].
Pola poetoCyprian Norwid sekvatage post la morto skribis nekrologon: Gente Varsoviano, kore polo, kaj talente - Civitano de la mondo, Frederiko Chopin, foriris de ĉi tiu mondo.
↑Reta Lingva Konsultejo de Pola Scienca Eldonejo [1]Arkivigite je 2014-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
Fama poemo de Cyprian Kamil Norwid, skribita 1865-1866, portas la titolon Fortepian Szopena (La fortepiano de Szopen)
Solange Thierry, Jérôme Godeau et al., Frédéric Chopin, La Note bleue, catalogue de l'exposition du bicentenaire, Musée de la vie romantique, Paris, 2010. (ISBN 978-2-7596-0120-2)
Gabriel Ladaique, Les Ancêtres paternels de Frédéric Chopin, thèse d'État sous la direction de Danièle Pistone (Université Paris IV, 1986), Lille, Atelier national Reproduction des thèses, 1987 (ISBN 2-905053-41-0)
Moderna bibliografio
Alfred Cortot, Aspects de Chopin, Paris, Albin Michel, 1949 [reeldono 2010, (ISBN 978-2-226-19590-6)]
Danièle Pistone (eld.), Sur les traces de Frédéric Chopin, Librairie Honoré Champion, Paris, 1984 (Actes du colloque Chopin, Université Paris I, Majo 1983)
Marie-Paule Rambeau, Chopin dans la vie et l'œuvre de George Sand, Les Belles Lettres, 1985 (dua eldono: 2004, (ISBN 2-251-36526-5))
Sylvie Delaigue-Moins, Chopin chez George Sand. Chronique de sept étés, Éditions Les Amis de Nohant 3 rue Albert-Ier 36000 - Châteauroux, 1986.
Danièle Pistone (eld.), L'Interprétation de Chopin en France, Librairie Honoré Champion, Paris, 1990
Gabriel Ladaique, Les origines lorraines de Frédéric Chopin, Pierre Éditions, 1999 (ISBN 2-7085-0208-5)
Pierre Brunel, Aimer Chopin, Presses universitaires de France - coll. musique et musiciens, 1999 (ISBN 2-13-049799-3), rééd. Symétrie, coll. Perpetuum mobile, 2010 (ISBN 978-2-914373-75-3)
Claude Dufresne, Frédéric Chopin, Éditions Perrin, 1999 (ISBN 2-262-01465-5)
Les promenades de Frédéric Chopin, Éditions du Chêne - Hachette livre, 1999 (ISBN 2-84277-171-0)
Gilles Laporte, Frédéric, le Roman de Chopin, Éditions ESKA, 2000 (ISBN 2-86911-985-2)
Irena Poniatowska (eld.), Chopin and his work in the context of culture, Actes du IIe Congrès international Chopin à Varsovie (octobre 1999), Vol. 1-2, Varsovie, 2003 (ISBN 83-7099-127-0)
Ompu Raja HatulianDesaPeta lokasi Desa Ompu Raja HatulianNegara IndonesiaProvinsiSumatera UtaraKabupatenTobaKecamatanLagubotiKode pos22381Kode Kemendagri12.12.02.2023 Luas110, HaJumlah penduduk452 jiwa (2016)Kepadatan709 jiwa/km² Ompu Raja Hatulian adalah salah satu desa di Kecamatan Laguboti, Kabupaten Toba, Provinsi Sumatera Utara, Indonesia. Pemerintahan Kepala Desa Ompu Raja Hatulian pada tahun 2021 adalah Sahat Hutajulu.[1] Desa Ompu Raja Hatulian terdiri dari dusun: Gompar...
Private liberal arts college in the United States Sarah Lawrence redirects here. For other uses, see Sarah Lawrence (disambiguation). This article contains content that is written like an advertisement. Please help improve it by removing promotional content and inappropriate external links, and by adding encyclopedic content written from a neutral point of view. (May 2018) (Learn how and when to remove this template message) Sarah Lawrence CollegeMottoWisdom with understandingTypePrivate libe...
Motorsport motorcoureur - motorfietsmerken Wegrace Wereldkampioenschap wegrace wereldkampioenen wegrace MotoGP · Moto2 · Moto3 Superbike Wereldkampioenschap Supersport Motorcross WK mannen · WK vrouwen · WK zijspan MX1 · MX2 · MX3 · Zijspan Sportfederaties FIM · KNMV Voor actuele informatie, zie: Wereldkampioenschap motorcross 2023 Het Wereldkampioenschap motorcross is een kampioenschap dat georganiseerd wordt door de Fédération Internationale de Motocyclisme (FIM). Het werd voor de...
Cet article est une ébauche concernant la chronologie de la musique populaire (les événements en musique classique sont à reporter dans les pages annuelles de la chronologie consacrée à ce domaine à partir du lien « musique classique » situé dans le tableau de droite). Vous pouvez partager vos connaissances en l’améliorant (comment ?) selon les recommandations des projets correspondants. Chronologies Données clés 1955 1956 1957 1958 1959 1960 1961Déc...
Burghard Breitner, Plastik im Stiftsmuseum Mattsee Burghard Breitner (* 10. Juni 1884 in Mattsee; † 28. März 1956 in Innsbruck) war ein österreichischer Chirurg, Hochschullehrer und Autor.[1] Inhaltsverzeichnis 1 Leben 1.1 Jugend 1.2 Chirurgie und Sibirien 1.3 Lehrstuhl in Innsbruck 1.4 Politische Tätigkeit 2 Funktionen 3 Ehrungen 4 Werke 5 Siehe auch 6 Literatur 7 Weblinks 8 Einzelnachweise Leben Breitner war Sohn des Schriftstellers und Archäologen Anton Breitner. Er besuchte ...
Blick zum Altar Blick zur Orgelempore Die Kirche Maria Immaculata ist eine römisch-katholische Pfarrkirche des Erzbistums München-Freising in München. Sie befindet sich im Süden des Stadtteils Harlaching an der Seybothstraße 53 und trägt das Patrozinium der Unbefleckte Empfängnis Mariens. Inhaltsverzeichnis 1 Geschichte 2 Baubeschreibung 3 Orgel 4 Glocken 5 Weblinks 6 Einzelnachweise Geschichte Dem heutigen Kirchengebäude ging eine Notkirche an der gleichen Stelle voraus, die unmittel...
تشير الرقابة في فنزويلا إلى جميع الأفعال التي تعتبر قمعًا لحرية التعبير في الدولة. أدرجت منظمة مراسلون بلا حدود فنزويلا في المرتبة 137 من أصل 180 دولة في مؤشرها العالمي لحرية الصحافة لعام 2015 وصنفت حرية الإعلام في فنزويلا بمستوى «الحالة العسيرة».[1][2] ينص دستور فنزويلا ع
Опис файлу Опис Це графік експоненціальної функції та її апроксімації многочленом Тейлора 4-го порядку Джерело https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Taylorspolynomialexbig.svg Час створення October 2007 Автор зображення Alessio Damato Ліцензія Дозвіл: Ліцензійну угоду можна знайти онлайн за адреою: https://commons.wiki...
Eduardo Informações pessoais Nome completo Eduardo Fernandes Amorim Data de nasc. 30 de novembro de 1950 (73 anos) Local de nasc. Montes Claros, Minas Gerais, Brasil Nacionalidade brasileiro Apelido Rabo de Vaca Informações profissionais Posição ex-meio-campista, ex-treinador Clubes profissionais12 Anos Clubes Jogos (golos) 1969–19811981–19871988 CruzeiroCorinthiansSanto André 0556 000(23)0336 000(10)0019 0000(1) Seleção nacional3 1977 Brasil 0001 0000(0) Times/clubes q...
فيما يلي قائمة رؤساء دولة نيبال، من توحيد البلاد وإنشاء مملكة نيبال عام 1768 حتى يومنا هذا. كان ملك نيبال هو رأس الدولة للبلاد منذ التوحيد وتأسيس المملكة في 1768 إلى 2008. بعد إلغاء النظام الملكي في عام 2008 وإقامة الجمهورية أصبح رئيس نبيال حاكم الدولة. مملكة نيبال (1768 - 2008) حكم ملوك سل
فئوس يدوية اكتشفت في سوانسكومب موجودة في المتحف البريطاني تعود إلى إنسان سوانسكومب الذي يقدر عمره ب200,000 إلى 300,000 سنة. تطور ذكاء الإنسان هو مصطلح يشير إلى مجموعة نظريات حاولت شرح طريقة تطور ذكاء الإنسان. هذه النظريات مرتبطة بدرجة كبيرة بتطور مخ الإنسان وأصول لغة البشر. يمتد ...
2023 single by Pnau and Khalid The Hard WaySingle by Pnau and KhalidReleased10 March 2023 (2023-03-10)Length3:03LabelEtcetcSongwriter(s) Nick Littlemore Sam Littlemore Peter Mayes Khalid Robinson Producer(s)PnauPnau singles chronology You Know What I Need (2022) The Hard Way (2023) Stars (2023) Khalid singles chronology We Go Down Together(2023) The Hard Way(2023) Softest Touch(2023) Lyric videoThe Hard Way on YouTube The Hard Way is a song by Australian electronic trio...
CTB Companhia Telefônica Brasileira Razão social Companhia Telefônica Brasileira Atividade Telecomunicações Fundação 28 de novembro de 1923 Encerramento 22 de fevereiro de 1976 Sede Rio de Janeiro Área(s) servida(s) Rio de Janeiro e São Paulo Proprietário(s) Brazilian Traction Light and Power Co. Ltd. (1923-1956)Brascan (1956-1966)Embratel (1966-1972)Telebras (1972-1976) Antecessora(s) Rio de Janeiro & São Paulo Telephone Company Sucessora(s) Telecomunicações do Ri...
Conflict prompted by two or more individuals claiming rightful leadership of a monarchy Not to be confused with war of secession. This article is about (princely) wars during succession crises. For princely wars against well-established monarchs, see princely rebellion. After Charles II's death, Louis XIV of France proclaims his grandson Philip of Anjou the new Spanish king (November 1700), triggering the War of the Spanish Succession (1701–1714). Part of a series onWar History Prehistoric ...
Кельма — термін, який має кілька значень. Ця сторінка значень містить посилання на статті про кожне з них.Якщо ви потрапили сюди за внутрішнім посиланням, будь ласка, поверніться та виправте його так, щоб воно вказувало безпосередньо на потрібну статтю.@ пошук посилань са...
Dune in the Namib Desert, Namibia View of Dune 45 Dune 45 sunset view Dune 45 is a star dune in the Sossusvlei area of the Namib Desert in Namibia. Its name comes from the fact that it is at the 45th kilometre of the road that connects the Sesriem gate and Sossusvlei. Standing over 170 m,[1] it is composed of 5-million-year-old sand that is detritus accumulated by the Orange River from the Kalahari Desert and then blown here.[need quotation to verify]. Because it is near the r...
French painter (1819–1916) Henri Harpignies Henri Harpignies Landscape by Harpignies at Museu de Arte de São Paulo, Brazil Portrait of Harpignies by Léon Bonnat Henri-Joseph Harpignies (French pronunciation: [ɑ̃ʁi ʒɔzɛf aʁpiɲi]; June 28, 1819 – August 28, 1916) was a French landscape painter of the Barbizon school. Life He was born at Valenciennes. His parents intended for him to pursue a business career, but his determination to become an artist was so strong that it co...
1973 studio album by MFSBLove Is The MessageStudio album by MFSBReleased1973Recorded1973StudioSigma Sound Studios, Philadelphia, PennsylvaniaGenreSouldiscophiladelphia soulLength35:06LabelPIRProducerKenneth Gamble, Leon Huff, Vince Montana, Bruce Hawes, Jack FaithMFSB chronology MFSB(1973) Love Is The Message(1973) Universal Love(1975) Singles from Natural High TSOP (The Sound of Philadelphia)Released: February 6, 1974 Love Is the MessageReleased: June 7, 1974 Professional ratingsRevi...
Bagian dari seri PolitikBentuk dasar dari pemerintahan Struktur kekuatan Konfederasi Federasi Hegemoni Kerajaan Negara kesatuan Sumber kekuatan Demokrasi Langsung Perwakilan Semi lainnya Kerajaan Mutlak Konstitusi Oligarki Aristokrasi Junta militer Kleptokrasi Plutokrasi Stratokrasi Timokrasi Otokrasi Otoritarianisme Despotisme Diktatur (Kediktatoran) Totalitarianisme Republik Parlementer Presidensial Semi presidensial Lainnya Anarki Anokrasi Khilafah Kritarsi Meritokrasi Oklokrasi Parti...
King David IV's imperial crown with pendilia. A fresco from Gelati. The Georgian Crown Jewels (Georgian: ქართული სამეფო რეგალია, romanized: kartuli samepo regalia) were the regalia and vestments worn by the monarchs of Georgia during the coronation ceremony and at other state functions. The last Georgian monarchs, Heraclius II and George XII, had their regalia invested, respectively in 1783 and 1798, from the Russian tsars, their official protectors...