Konstantin Pavloviĉ (ruse Константин Павлович; 27a de aprilo 1779 - 27a de junio 1831) estis Grandduko de Rusa Imperio kaj la dua filo de la Imperiestro Paŭlo la 1-a kaj Maria Feodorovna aŭ Sophie Dorothee de Virtembergo. Li estis la Carido de Rusio tra la regado de sia pli aĝa frato Aleksandro la 1-a, sed li sekrete estis rezigninta sian rajton al la trono en 1823. Tio okazis pro lia geedziĝo kun pola princino de la duklando Łowicz (Loviĉo) Joanna Grudzińska, filino de la lasta posedanto de la urbo kaj la kastelo en Chodzież (en Grandpolio) Antoni Grudziński. La geedziĝo okazis la 27an de majo 1820a jaro en la Reĝa Kastelo en Varsovio, tamen tio estis morganata geedzeco - kio estis en rondoj de eŭropa nobelaro tia geedzeco, en kiu unu el geedzoj havas el vidpunkto de nobela hierarkio malpli altan devenon ol la alia (ekzemple barono kaj princo). Tia ĉi geedzeco estas ja valida kaj la infanoj elirintaj el ĝi estas konsiderataj kiel laŭleĝaj, sed kutime ili heredas sole titolon de la malpli postenigita generinto kaj ili estas eliminitaj el eventuala sekvanteco al trono.
Dum 25 tagoj post la morto de Aleksandro la 1-a, el la 19a de novembro/1a de decembro 1825 al la 14a de decembro/26a de decembro 1825 li estis konata kiel Lia Imperia Majesto Konstantin la 1-a Imperiestro kaj Aŭtokrato de Ĉiuj Rusioj, kvankam li neniam regis kaj neniam aliris al la trono. Lia pli juna frato Nikolao iĝis Caro en 1825. La polemiko pri sukcedo iĝis tuja okazigo de la Decembrista revolucio.
Referencoj
- Jerzy Lukowski, Hubert Zawadzki (2001). A Concise History of Poland. Cambridge University Press. ISBN 0-521-55917-0.
Bibliografio
- Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Constantine Pavlovich". Encyclopædia Britannica. 7 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 1–2.
- Karnovich's The Cesarevich Constantine Pavlovich (2 vols., St Petersburg, 1899).
- Pienkos, Angela T. (1987): The Imperfect Autocrat. Grand Duke Constantine Pavlovich and the Polish Congress Kingdom, New York.