La Varsovia Duklando (france: Duché de Varsovie, germane: Herzogtum Warschau, poleKsięstwo Warszawskie, ruse Варшавское герцогство, Varŝavskoje gercogstvo) – ekzistis en la jaroj 1807-1815, oficiale sendependa, tamen reale subordigita al napoleonaFrancio. Ĝi estis nur surogato de la pola ŝtato. Suverena reganto de la duklando estis reĝo de la Reĝlando Saksio, Frederiko Aŭgusto la 1-a, kiu membris en la Rejna Federacio, estanta protektorato de la Unua Franca Imperio.
Post la malsukcesa napoleona invado kontraŭ Rusio, la duklando estis okupita de prusaj kaj rusaj trupoj ĝis 1815, kiam ĝi estis formale dividita inter tiujn du landojn ĉe la Viena Kongreso.
Kelkfoje la duklando estas malĝuste citata kiel "grandduklando Varsovio".
generalo Wincenty Krasiński (de la 4-a de aprilo 1814)
Dispartigo
La 3-an de majo 1815 dum la Viena kongreso Rusio subskribis kun Reĝlando Prusio kaj Aŭstrio duflankajn konvenciojn pri disdivido de Varsovia Duklando kaj la triflankan pri kreo de Libera Urbo Krakovo. Oni decidis, ke la Duklando estos dividita laŭ 4 partoj: