La distrikto Bad Dürkheim [Bad Dujrkhajm] situas en la sudo de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Bad Dürkheim.
La distrikto etendiĝas de Bockenheim en la nordo ĝis Haßloch en la sudo, de Frankenstein en la okcidento ĝis Ellerstadt en la oriento. La plej granda etendiĝo kun 42 km laŭ rekta linio iras de Elmstein en la sudokcidento ĝis Dirmstein en la nordoriento.
La distrikto Bad Dürkheim estis formata la 7-an de junio 1969, kadre de la distrikt-reformo en Rejnlando-Palatinato. Ĝi estiĝis el partoj de la du dissolvitaj distriktoj Frankenthal (Pfalz) kaj Neustadt an der Weinstraße (eksa Neustadt an der Haardt). La 16-an de marto 1974, la komunumo Duttweiler fariĝis parto de la sendistrikta urbo Neustadt an der Weinstraße. La du ĝistiamaj distriktoj estis kreitaj de la Reĝlando Bavario, al kiu la arealoj apartenis ekde la jaro 1816. En la jaro 1964 la du distriktoj fariĝis partoj de la tiam nove formita federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj dum la unua tempo al la distriktaro Palatinato, ekde 1968 al al distriktaro Rejnhesio-Palatinato.
Atentigo
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo "Landkreis Bad Dürkheim" de la germanlingva vikipedio en la versio de la 10-a de septembro2015, 19:20 CET.