La distrikto Alzey-Worms situas en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia sidejo estas la urbo Alzey. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno kaj estas parto de la historia regiono Rejnhesio.
Najbaras la distrikto Groß-Gerau en Hesio kaj la distriktoj Bad Dürkheim, Bad Kreuznach, Donnersberg kaj Mainz-Bingen plus la eksterdistrikta urbo Worms en Rejnlando-Palatinato.
Sian nomon la distrikto havas de la urbo Worms, kiu situas sudoriente ekster la distrikto, kaj de la distrikta centro Alzey.