La distrikto Rhein-Lahn, germane Rhein-Lahn-Kreis, situas en la nordoriento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la urbo Bad Ems. Sian nomon la distrikto kompreneble havas laŭ la du riveroj Rejno (germane Rhein) kaj Lahn.
Najbaras la distriktoj Rhein-Hunsrück, Mayen-Koblenz, Mainz-Bingen kaj Westerwald plus la eksterdistrikta urbo Koblenz en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, krome la distriktoj Limburg-Weilburg kaj Rheingau-Taunus en la federacia lando Hesio.
Geografie la regiono apartenas al la montaroriĉa mezalta montaro Westerwald.
Eksteraj ligiloj