La Malaltebenaĵo de Supra Rejno ankaŭ nomata Supra rejna malaltebenaĵo (germane Oberrheinische Tiefebene, france fossé rhénan aŭ graben du Rhin) estas ĉirk. 300 km langa kaj ĉirk. 40 km larĝa ebenaĵo apud la fluejo de la Rejno inter la urboj Bazelo (Svislando) kaj Frankfurto ĉe Majno (Germanio). Geologie ĝi estas malprofunde en la terkrusto enpenetranta faŭlto, kiu nomiĝas la supra rejna grabeno.
La ebenaĵo estas trafluata de la Rejno por ĉirk. 350 km . La suda parto de la ebenaĵo troviĝas en Svislando ĉirkaŭ la urbo Bazelo, la sudokcidenta parto estas la franca regiono Alzaco, la nord-okcidenta kaj norda parto estas germana. La ebenaĵo estas unu el la plej gravaj morfologiaj fenomenoj en meza Eŭropo, la rejna grabeno.
La grandaj riveroj de la Malaltebenaĵo de Supra Rejno havas siajn fontojn en la apudantaj mezmontaroj kaj enfluas la Rejnon. La pli ol 200 km langaj flankriveroj estas la dekstraj rejnaj Nekaroj kaj Majno, maldekstraj estas Ill kaj Nahe. Naturaj lagoj ne ekzistas. La hodiauaj nefluantaj akvejoj estas la tiel nomata fositaj lagoj rezulte al la industria elfosado de sablo kaj gravelo.
La rejngrabeno kaj siaj randzonoj havas la plej mildajn vintrojn kaj la plej varmajn somerojn en Germanio. La perceptaĵo estas malalta ĝis meza. La averaĝa temperaturo estas parte ĝis 11 °C; la plej varma monato estas julio kun averaĝa temperaturo de 20 °C, kio estas escepto en Germanio. la kialoj estas la oftaj sud-okcidentaj ventoj kun aermasoj el la okcidenta Mediteraneo. Feno-efekto per sinkinta aero kaŭzas altiĝon de la temperaturo. La perceptaĵokvanto plialtiĝas oriente, ĉar tie aperas malsinkantaj pluvoj
La suprarejna grabeno estas tipa rompiĝzono de geologia grabeno, kiu etendiĝas de la norda maro ĝis la okcidenta Mediteraneo (Mediteraneo-Mjoso-zono). La kialoj estis tensio en la terkrusto kaj termantelo, kiu fariĝis Pasiva rifto.
La estiĝo de la grabeno komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ 35 milionoj da jaroj. Ĝi okazis precipe en du fazoj:
En fazo I antaŭ 35 ĝis 20 milionoj da jaroj la tero de la hodiaŭa grabeno inter Frankfurto kaj Bazelo malleviĝis kaj deponiĝis sedimentoj. La randoj leviĝis. La fazo II estas la flankenŝovado de vastaj areoj. Tiu fazo ankoraŭ estas aktiva.
la supra rejna grabeno estas regiono kun plialtigita sisma aktiveco. La tertremoj ĝenerale estas malgravaj laŭ la forto kaj intenseco. Multfoje dum la jaro aperas tertremo de la ptenco pli ol 3 , kiun la homoj rimarkas.[2][3].
Escepto estas la regiono apud Bazelo. kaj la proksima Svisa Ĵuraso. Tie okazis en mezepoko kaj pli poste fortaj tertremoj – ekzemple la Bazela tertremo de 1356, kiu kaŭzas grandan damaĝon.
La restaĵoj de iamaj vulkanoj ne maloftas en suda Germanio, ekzemploj estas . Kaiserstuhl, Hegau, Schwäbischer Vulkan, Steinsberg, Katzenbuckel, Pechsteinkopf). La plej multaj vulkanoj havas 40 milionojn da jaroj. Dua periodo de forta vulkana aktiveco estis inter 18 kaj 14 milionoj da jaroj. La magmo devenas preskaŭ ekskluzive el fandiĝinta parto de la termantelo, la (Astenosfero). Ĝi troviĝas en suda Germanio en profundeco de 70 km. La magmoj leviĝas el tiu profundo ĝis la tersurfaco kaj rigidiĝas tie. Tiel kreiĝas Nefelinito kaj Melilitito.
La malaltebenaĵo estas parto de t.n. „Blua Eŭropo-Banano“, unu el la eŭropaj ekonomia kaj evoluzono, kio etendiĝas de la Irlanda Maro ĝis Mediteraneo. En la dense loĝata malaltebenaĵo ekzistas jenaj ekonomi-zonoj: la Trilanda Metropolregiono Supra Rejno kun jenaj urboj: Strasburgo, Mulhaŭzo Kolmaro, Karlsruhe, Frajburgo , Bazelo (CH). En Germanio la Metropolregion Rhein-Neckar kun Mannheim, Ludwigshafen kaj Heidelberg krome la Rhein-Main-regiono kun Frankfurto ĉe Majno, Offenbach, Darmstadt, Majenco kaj Wiesbaden.
La supra rejna grundakva rezervujo havas grandecon de 45 miliardoj da kubmetroj de akvo. Ĝi estas unu el la plej grandaj grundakvoduktejoj en meza eŭropo 3 [4][4][5]
Ĉefe en profundaj tavoloj troviĝas nafto. la trovoj en Merkwiller-Pechelbronn (Alzaco) el la jaro 1498 apartenis al unu el la plej unuaj naftokampoj, kiuj estas ekspluatataj. La nomo Pechelbronn signifas „peĉofonto“ kaj atentigas pri nafto, kiu elteriĝas tie.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Oberrheinische Tiefebene germane.