Majenco
germane Mainz , france Mayence , latine Mongotiacum
Ĉefurbo de federacia lando
Flago Blazono
Estas urbego , universitata urbo , urba komunumo de Germanio , urban district of Rhineland-Palatinate , ĉefurbo de germania federacia lando [+]
Oficiala nomo : Mainz
Regno Germanio
federacia lando Rejnlando-Palatinato, Elektoepiskopujo Majenco
Distriktoj
Rivero Rejno
Supermara alteco 89 m ü. NHN [+]
Koordinatoj 50° 0′ N , 8° 16′ O (mapo) 50 8.2666666666667 Koordinatoj: 50° 0′ N , 8° 16′ O (mapo)
Akvokolektejo 97,73 km² (9 773 ha ) [+]
Areo 97,73 km² (9 773 ha ) [+]
Loĝantaro 220 552 [+] (31-a de decembro 2022)
Denseco 2 256,75 loĝ./km² [+] [+]
Fondo 13 antaŭ Kristo
Urbestro Nino Haase (SPD )
Horzono Mezeŭropa tempo , UTC+01:00 , UTC+02:00 [+]
- somera tempo UTC+02:00
Poŝtkodo 55116–55131 [+]
Tel. prefikso 06131, 06136 (Ebersheim)
Oficiala kodo 07315000
Aŭtokodo MZ
Geografia lokigo sur la mapo : Germanio
Vidu situon de Majenco kadre de Germanio DEC
Majenco
Vikimedia Komunejo : Mainz [+]
En TTT : Oficiala retejo [+]
Majenco (germane Mainz [majnc ]) estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato , situas apud la kunfluejo de la riveroj Rejno kaj Majno . La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno . Ĝi estiĝis el romia setlejo nomata Mogontiacum , fondita en la jaro 38 antaŭ Kristo.
Geografio
Majenco etendiĝas sur 97,73 kilometroj alt du kaj havis 220 552 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2022, tiel ke la loka loĝdenso estas po 2256,75 homoj laŭ kvadrata kilometro.
La Majenca baseno esta fosila sedimentbaseno en germana regiono Rheinhessen , kies sedimentoj grandparte estas el la terciaro , ĉirkaŭ 31 ĝis 19 milionoj da jaroj. Paleografie la Majenca baseno estis tiam golfo de maro, kiu ligis mallongtempe en la oligoceno la tiama norda maro kun la okcidenta paratetiso .
Okazoj
Majenco estas inter la germanaj urboj fama pro sia karnavala tradicio.
Ekonomio
La urbo estas konata kiel sidejo de la televidstacio Zweites Deutsches Fernsehen (ZDF), kaj estas sidejo de konata universitato .
Historio
Druso fondis Majencon sub la nomo Mogontiacum en 13 antaŭ Kristo .
Majenco estis de 1797 ĝis 1814 la ĉefurbo de la franca departemento Mont-Tonnerre .
Majenco iĝis en 1946 ĉefurbo de la lando Rejnlando-Palatinato per la decido de la franca generalo Pierre Koenig.
Vidindaĵoj
Katedralo de Majenco
Domo "Zum Römischen Kaiser", nuntempe: Gutenberga Muzeo.
La ĉefa vidindaĵo de Majenco estas la katedralo, kiu iam estis la plej granda preĝejo de Eŭropo. La plej multe vizitata muzeo estas la Gutenberga Muzeo . Menciindas la Princelektista kastelo kaj la Nova sinagogo de Majenco .
Krome ekzistas en Majenco ankoraŭ kelkaj restaĵoj el la romia epoko:
La monumento de Drusus (Drususstein)
Restaĵoj de akvedukto (nomataj "Römersteine", t.e. "romiaj ŝtonoj")
Restaĵoj de romia teatrejo (apud la suda stacidomo)
Restaĵoj de antikvaj ŝipoj (restaŭritaj kaj ekspoziciataj en la Muzeo pri antikva ŝipveturado en Majenco)
Restaĵoj de romia Sanktejo (Mater- und Isis-Heiligtum)
Restaĵoj de romia pordego
Servoj
Famuloj rilataj al Majenco
Vidu ankaŭ
Bildaro
Partneraj urboj
Esperanto en Majenco
la e-lingva urbogvidilo de 1962
Inter la 27-a de decembro 1957 kaj la 3-a de januaro 1958 la 1-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Majenco kaj pritraktis la temon "Kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj demandoj de la unuiĝo de Eŭropo".
En 1962 aperis la libreto Aurea Moguntia - profilo de urbo ("Aurea Moguntia" latine signifas "ora Majenco"), literatura skizo pri la urbo, verkita fare de W. Theodor Elwert origine itale , okaze de la 4-a Internacia Kongreso de Italistoj en la urbo, sekve tradukita al Esperanto fare de Willi Böhm , kaj en Esperanto eldonita fare de la presoficejo de la urbo Majenco.
La urba esperanta grupo proksime kunlaboras kun la najbara grupo el Wiesbaden .
Esperantistoj el Majenco
Eksteraj ligiloj