La Socialdemokratia Partio de Germanio (germane: Sozialdemokratische Partei Deutschlands, SPD) estas unu el la du plej grandaj politikaj partioj en Germanio (apud la kristandemokratia partio CDU). Ĝi ankaŭ estas la plej maljuna partio de Germanio.
La partio servis komence de sia ekzisto kiel la voĉo de la germana laborista movado, kaj en la tempo de la Germana Imperiestra Regno kelkfoje estis la plej potenca partio en la Reichstag, kreante disbranĉigan mekanismon de "ŝtato ene de ŝtato". Post la germana malvenko en la unua mondmilito en 1918 la partio estis inter la fondintoj de la Vajmara Respubliko, kiam la partiulo, Friedrich Ebert, fariĝis la unua prezidanto de la respubliko.
De 1998 ĝis 2005 ĝi formis la germanan registaron en koalicio kun la verda partio; en 2005-2009 kaj ekde 2013 formas ĝin en "grandakoalicio" kun la kristandemokratia partio CDU. En 2013, ĝi markis 150 jarojn de sia fondiĝo, kun pli ol 600.000 membroj. La partio nuntempe havas ĉirkaŭ 12.500 filiojn organizitajn en 350 subdistriktoj kaj dudek distriktoj, kaj kunigas ene de ili ĉirkaŭ 600.000 partianojn.
La nuntempaj geprezidantoj de SPD estas Saskia Esken kaj Norbert Walter-Borjans.
En majo 2017 la Socialdemokrata Partio de Germanio deklaris BDSantisemita organizo.
Vorwärts estas gazeto kreita en 1876 kiel "centra organo de socialdemokratio en Germanio". Ĝis la nuntempo ĝi estas la partia gazeto de la Socialdemokratia Partio de Germanio.
Programoj
La partio dum la pasinto decidis pri la sekvaj programoj:
1869 Programo de Eisenach de la Sozialdemokratische Arbeiterpartei (SDAP) - Socialdemokratia Laborista Partio.
1875Programo de Gotha: Unuiĝo de la laboristaj partioj SDAP kaj ADAV (Ĝenerala Germana Laborista Asociacio).