La municipo Castril estas formata de la kernoj Castril, Fátima, Almontaras, Fuente Vera, Cebas, Isidoros, Cortijillos, Los Torres, Solana, Cañadas, Alamillo, Tala Bartolo, Puentezuela, Corralón, Martín kaj Manuel Díaz. Menciindas ankaŭ la senhomejo Cuquillo [kuKIĝo].
Castril estas sur la deklivaro de kruta rokaĵo, lime kun la Natura Parko Cazorla, Segura y Las Villas. La Sierra de Castril, deklarata natura parko, karakteriziĝas pro spektakla tereno kaj abundo de rojoj, kavernoj kaj subteraj rojoj. En la Sierra Seca estas la Cueva del Muerto —Kavo de la Mortinto, en kiu videblas nombraj stalaktitoj kaj stalagmitoj— kaj la Kavo de Don Fernando, la plej profunda de la tuta provinco granada. Ene de ĝia municipa teritorio, la rivero Castril trafluas de nordo suden tiujn montarojn, inter kanjonoj, akvofaloj kaj ravinkavoj.
En la 1950-aj jaroj oni atingis pinton de 5716 loĝantoj, sed poste oni falis al nuntempaj iom pli ol 2000. Tio estas, oni perdis preskaŭ du trionojn.
En la 2000-aj jaroj la Nobel-Premio pri LiteraturoJosé Saramago estis nomumita Adoptita Filo de Castril, de kiu devenis lia edzino, Pilar del Río, same kiel Adoptita Filo de la Provinco Granado.[1]