Cortes de Baza estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la norda parto de la komarko de Baza. Ĝi estis homa setlejo ekde la Prahistorio. Estis brila etapo ekde la romia epoko ĝis la foriro de la islamanoj kaj la subpremado de la moriskoj. Aktuale estas disvolvigo pere de la rura turismo kaj nombraj kavodomoj.
Cortes de Baza estas formata de la kernoj Cortes de Baza, Campocámara, Las Cucharetas, La Ermita, Los Laneros kaj La Teja.
En la mezo de la 20a jarcento estis pli ol 5000 loĝantoj; nun oni falis ĝis sub 2000.