Albolote estas komunumo en la hispana provinco Granada en la regiono Andaluzio kun areo de 79 km². En 2007 Albolote havis 16450 loĝantojn. La koordinatoj estas 37° 14′ 00″ N 03° 39′ 00″ U / 37.23333 °N, 3.65000 °U / 37.23333; -3.65000 (mapo).
Ĝi estas en la centro-norda parto de la komarko Vega de Granada, en la provinco Granado. Limas kun la municipoj Peligros, Maracena, Atarfe, Colomera, Iznalloz, Deifontes, Cogollos Vega kaj Calicasas. Aliaj proksimaj lokoj estas la submunicipo Monteluz kaj Pulianas.
La municipo albolota estas unu de la 34 entoj kiuj komponas la Metropolan areon de Granado, kaj enhavas la setlejojn Albolote — municipa ĉefurbo —, El Aire, El Chaparral, Parque del Cubillas kaj Pretel. Krome estas disaj urbanizaĵoj laŭlonge de la municipa teritorio, kiel Loma Verde, Villas Blancas, El Torreón, Monte Elvira, Sierra Elvira kaj Buenavista.
Menciindas, ke ene de la municipo estas la prizono "Centro Penitenciario de Granada", populare konata kiel "Cárcel de Albolote", ununura en la provinco kiu estas hejmo de ĉirkaŭ 1530 prizonuloj (2013).[1]
Notoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Municipoj de Provinco Granada |
---|
| |
|