Ítrabo [Itrabo] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Costa Tropical, sude de la provincio, sur la deklivaro de la montaroj Los Guájares kaj Ubrite, kun etendo de 19,08 km² je 390 metroj super la marnivelo kaj je 75 km de Granada ĉefurbo. La loĝantaro de Ítrabo en 2016 estis de 1010 loĝantoj laŭ la INE.