Krom la urba kerno de Peal de Becerro estas la submunicipoj Toya kaj Hornos, kaj la eksklavo de Sierra de El Almicerán, integrita ene de la Sierra de Cazorla, kiu troviĝas je 55 km for de la municipa centro. La rivero Gvadalkiviro trapasas la municipon, same kiel ties alfluanto, la Guadiana Menor, la Guadalentín kaj aliaj pli minoraj fluejoj.
Historio
Oni trovis restojn de la Paleolitiko en la proksimeco de la submunicipo Toya kaj en la kunfluejo de Guadiana Menor kaj Gvadalkiviro, kaj nombrajn restojn de epoko de iberoj, ankaŭ en Toya, inter kiuj tomba ĉambro de iberoj deklarita Nacia Historia Monumento en 1918. En ties interno estis la "Bicha de Toya", nome skulptaĵo de iberoj aktuale en la Nacia Arkeologia Muzeo de Madrido.
Historie estas mencioj de la ekzisto de la loko ekde la 13a jarcento, sed la teritorio ne sendependiĝis de Cazorla ĝis 1857.
Fine de 1361, dum la regado de Pedro la 1-a de Kastilio, Peal de Becerro estis incendiita de la trupoj de la Nazaria Regno de Granado, kiuj kaptis prizonulojn, brutojn kaj rabakiron. La 21a de decembro de 1361 okazis en la municipa teritorio de Huesa la batalo de Linuesa, en kiu la kristanaj trupoj reprezalie venkis super la islamaj.
Estas du turoj (nome Mocha kaj tiu de la Horloĝo), restoj de iama kastelo mezepoka kiel ĉefa monumento, apude de la preĝejo.