Zhoř (germane Zhorz, Shorsch) estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Jihlava, regiono Vysočina sur moravia flanko de historia landa limo inter Bohemio kaj Moravio. En la jaro 2024 vivis ĉi tie 481 loĝantoj. Rekte sur la landa limo troviĝas sporta flughaveno Zhoř u Polné.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jamné, Dobroutov, Arnolec, Rybné, Nadějov kaj Stáj.
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1339.