Vyskytná nad Jihlavou (ĝis la jaro 1947 Německá Vyskytná, germane Deutsch Gießhübel) estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Jihlava, regiono Vysočina. En la jaro 2024 vivis ĉi tie 955 loĝantoj. Sekve de la antaŭa ŝovo de la municipa limo el la mezo de riverfluo de rivero Jihlava al la dekstra bordo de la rivero, la municipo nun troviĝas sur ambaŭ flankoj de historia landa limo de Moravio kaj Bohemio.
Ĝi troviĝas 2,5 km sude de Bílý Kámen kaj 8 km de Větrný Jeníkov, 2 km sudokcidente de Plandry, 7 km okcidente de Jihlava, 2 km norde de Rantířov kaj Rounek, 6 km oriente de Dušejov, 4 km sudoriente de Jiřín kaj 3,5 km de Hlávkov.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dvorce, Šimanov, Hubenov (distrikto Jihlava), Bílý Kámen, Jihlava, Rantířov, Ježená, Plandry, Zbilidy kaj Větrný Jeníkov.
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1226.