Apud la komunumo oni trovis tombejojn de skitoj. La unua skriba mencio estis en 1075. Ĝi ricevis la rangon opidumo en 1419. Ĝis 1920 la vilaĝo estis distriktejo de Hont. En 1920 la komunumo trovis sin ĉe la nova landolimo kaj perdis kontaktojn kun la natura centro Ipolyság. Dum la socialisma erao formiĝis kolĥozo pri Ruĝa Stelo.
verkisto János Háy (1960), en kies verkaro ĝi ofte aperas kiel fono, ekz. en la novelaro A bogyósgyümölcskertész fia (La filo de la berfrukto-ĝardenisto, 2003).
Erzsébet Szabó (1937-1991), patrino de István Ertl, kiu pasigis ĉiujn somerojn de sia infanaĝo ĉi-vilaĝe. Lia boonklo Lajos Rák (1930-2001) estis traktoristo en Ruĝa Stelo kaj loka futbalstelulo en la 50-aj jaroj.