Dogano estas imposto por varoj, enirantaj aŭ elirantaj certan ŝtaton.
Ĝi servas por protekti la hejman industrion, laborlokojn, ekonomian intereson de iuj. Ofte grandaj (Eŭropa Unio) aŭ malgrandaj landoj formas doganunion.
La oficejo kie oni kontrolas la pasadon de varoj kaj la taŭgecon de la pagitaj aŭ pagotaj impostoj estas doganejo kaj la kontrolisto tie doganisto.
Laŭ Francisko Azorín dogano estas Ŝtatoficejo por impostoj sur varoj al aŭ el eksterlande.[1] Kaj li indikas etimologion el araba adajŭan (notlibro por kalkuloj).[2]
Vidu ankaŭ
Notoj
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |