La loĝanto nomiĝas Urdetano. La censita populacio en 2011 estis de 3.074 loĝantoj kaj la denseco estas de 14,11 loĝ/km².
Situo
Urda estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoMontoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 763 m; je 73,3 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo kaj je 56,1 km el Ciudad Real, plej proksima urbo. La areo de ties teritorio estas de 217.82 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°24′50″ N 3°43′18″ Ok.
Ekonomio
Agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Ŝtonminejoj de marmoro.
Historio
La teritorio estis loĝata de karpetanoj, kiuj klopodis eviti la rapidan romanigon de la areo de Urda; poste venis la araboj. La loĝantoj de la loko estis uzataj kiel soldatoj dum la Reconquista, kaj pro tio akiris privilegiojn el diversaj reĝoj.
Dokumento de fino de la 18a jarcento asertas, ke la komencoj de la setlejo estis de abelbredistoj. Kun tiu espluatado de abelujoj eble estis tiu de la ĉasado. Urda malhavis dokumenton aŭ permesilon por reloĝado, sed estis menciata en interkonsento okazinta inter la ordenoj de Kalatravo kaj Sankta Johano en 1232, kiel domaro de Consuegra apartenanta tiele al la ordeno de Sankta Johano. Poste, en 1557 oni deklaris ĝin vilaĝo separante ĝin el Consuegra.
Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio. En Urda jam oni falis el pinto en la 1930-aj jaroj de 5,697 loĝantoj post la Hispana Enlanda Milito al perdo de ĉirkaŭ 300 loĝantoj. Pro la elmigrado de la 1960-aj jarojoni falis al la nunaj ĉirkaŭ 3,000, do la populacio preskaŭ duoniĝis dum la 20a jarcento.