La termino "Mohedas" estas pluralo de moheda, kastilia vorto por 'densa arbaro, kun makiso' kies etimologio estis objekto de longa disputado. Laŭ kelkaj, povus deveni el araba vorto kun signifo de 'montoj kun cistoj'.[1] Laŭ Bellosillo,[2]moheda devenus el mogeida, el la verbo gáyade, 'kaŝi en denseco', alude al monto alta kaj kun cistoj kaj makiso. Coromines sugestas eblon de etimologio araba, sed ŝajna kliniĝas al latinida eblo devenigi moheda de "moho" (ŝimo).[3] Sed tiu propono estas tre metafora "ŝimaĵo = arbaro kun makiso" (ĉar kaj ŝimo kaj makiso difektas manĝon aŭ arbojn). Por tio necesas apliko laŭlitera de la termino, el leona, "mofo", en signifo "likenoj aŭ muskoj de arboj".[4]
Casillas Antúnez studas la historion kaj antaŭaĵojn de Moheda de Gata, vilaĝo de la komarko de Coria, por la etimologio de moheda.[5] Plifortigas la hipotezon de deveno el mofo la fakto ke la loko estas dokumentata en 1251 kiel La Mofeda.
Aliflanke la termino "Jara" devenas el araba Ša'ra alude al cistoj.[1] Laŭ Jiménez de Gregorio tiu termino estis eble alportata de mozaraboj kiuj reloĝigis tiun zonon fine de la 13a jarcento aŭ komence de la 14a.[6]
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas Mohedano. La censita populacio en 2011 estis de 496 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,21 loĝ/km².
Situo
Mohedas de la Jara estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoLa Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 644 m; je 158 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 60 km el Talavera de la Reina, plej proksima urbo, kaj je 197 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 60.42 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°36′21″ N 5°8′30″Ok.
Sudokcidente de la teritorio troviĝas la Sierra de Altamira kun pintoj kiaj Horcadas kun 1.190 msm, Risco de Gavilanes kun 1.244 msm, Riscos Altos kun 1.324 msm kaj Risco de las Moras kun 1.279 msm. Tra la teritorio fluas diversaj rojoj kiaj Huesca, Aguilucha aŭ Pedroso kaj aliaj pli malgravaj kiaj Espinos, Gavilanes, Guijuela aŭ Cagancha.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Ĉasado ĉefe de kapreolo.
Historio
Estas probable ke ties origino rilatus al paŝtistoj kaj abelbredistoj kiuj alvenis al la zono dum kelkaj jarepokoj. Oni ne konas la daton de la fondo, kvankam eble estis iom antaŭ 1600, ĉar poste oni faris konservitajn skribaĵojn sur ŝtono en la fasadoj de kelkaj domoj de la municipo. Unu el tiuj mencias la kreadon de grenujo fare de Karlo la 4-a en 1742.
Ĝi apartenis al la senjorlando de Talavera de la Reina, kiel la tuta komarko. Ŝajne la vilaĝo estis grava klerejo kun aneksitaj lokoj de Aldeanueva de San Bartolomé, El Campillo de la Jara kaj Puerto de San Vicente.
Meze de la 19a jarcento estis 250 domoj kaj la municipa buĝeto estis 7.700 reales el kiuj 2.800 estis por pago al la sekretario.[7]
Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 1,518 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu trioniĝis al pli da 500.
Pli ĵuse menciindas terura incendio de 2006 kiu bruligis grandan parton de la zono. Post tio oni kreis kulturan asocion "La Prazuela" kiu dediĉas sin enspezi monon por repopulacii la brulitajn montojn.
Notoj
↑ 1,01,1 Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la Tierra de Talavera, 1998, Excmo. Ayuntamiento de Talavera de la Reina, paĝo 79, ISBN 84-88439-70-9.
↑ Bellosillo, Manuel, Castilla merinera. Las cañadas reales a través de su toponimia, Madrido, 1998, Colegio de Ingenieros de Caminos, Canales y Puertos, paĝoj 155 kaj 156, ISBN 84-7506-237-7.
↑COROMINAS, Joan y PASCUAL, Antonio: Diccionario Crítico Etimológico Castellano e Hispánico, Ed. Gredos, Madrid, 1980-1991. Ses volumenoj.
↑CASILLAS ANTÚNEZ, Francisco José (2008) La toponimia de la tierra de Coria (2 vols.), Universidad de Extremadura.
↑ Jiménez de Gregorio, Fernando, Comarca de la Jara toledana, Toledo, 1982, IPIET, paĝo 33
↑ 7,07,1Madoz, Pascual, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Madrido, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Volumen XI, paĝo 451.