La termino "Mocejón" estas malfacile klarigebla pri sia deveno. La teorio plej akceptebla sugestas deveno kiel evoluo de la antikva persona nomo Mustonius trovita en funebra skribaĵo ene de la vilaĝo. Aliaj fontoj supozas devenon, laŭ la radiko, el persona nomo kelta "Mustius" aŭ "Muscius" kun aldono "on" eble de epoko de mozaraboj. De 1193 al 1253, Mocejón aperas citata en diversaj dokumentoj de mozaraboj laŭ la nomo de Mozachón.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Mocejoneros. La censita populacio en 2010 estis de 4.895 loĝantoj kaj la denseco estas de 159,97 loĝ/km².
Situo
Mocejón estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoLa Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 430 m; je 11 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 30.6 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°56′13″ N 3°55′10″ Ok.
Sude de la municipo fluas la rivero Taĵo kaj de nordo suden ĝi estas trapasata de la Kanalo de Jarama.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.
Historio
Estas en la ĉirkaŭo restaĵoj de antaŭromia epoko (keltiberoj), romia tomboŝtono kie aperas la nomo de Mustonio, bronzaĵoj, vitraĵoj kaj restoj de visigotoj. Ŝajne dum la islama periodo, la populacio pluestis kristana kaj alproksimiĝis al la nuna setlejo sur monteto. Dum la 12-a jarcento la vilaĝo aperas citata en diversaj dokumentoj de posedoŝanĝoj. Dum la 13-a jarcento la vilaĝo aperas citata en diversaj dokumentoj rilataj al mozaraboj.
Vidindaĵoj
Preĝejo de Sankta Stefano, trinava, el ŝtono kaj briko, kvadrangula turo kun spajro.
Ermitejo de la Vera Cruz, eble de la 15-a jarcento.
Kastelo de Higares.
Blazonaj domegoj.
Festoj
16-a de julio: festoj de Virgulino Karmen.
8-a de septembro: festoj de Virgulino Angustias (penoj).