|
Tiu ĉi artikolo temas pri unu el pluraj samnomaj loĝlokoj "Steinfeld". Vidu la apartigilon Steinfeld.
|
Steinfeld - prononco [ŜTAJNfelt], germane: "ŝtona kampo" - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südliche Weinstraße de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, rekte ĉe la limo al la historia regiono Alzaco en la nuna administra regiono Granda Oriento de Francio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1 897 loĝantojn.
Steinfeld apartenas al komunumaro, do administra ligo de pluraj najbaraj, formale sendependaj politikaj komunumoj, germane nomata Verbandsgemeinde Bad Bergzabern, kiu kovras la sudan parton de la distrikto.
Eksteraj ligiloj