Offenbach an der Queich estas komunumo en Germanio (ne konfuzinda kun la pli granda urbo Offenbach proksime de Frankfurto ĉe Majno en Hesio). Ĝi troviĝas en la distrikto Südliche Weinstraße de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 6 317 loĝantojn.
Offenbach estas la administra centro de samnoma komunumaro, administra ligo de kvar najbaraj, formale sendependaj politikaj komunumoj, germane nomata Verbandsgemeinde Offenbach an der Queich, en la orienta parto de la distrikto, oriente de la urbo Landau.
Eksteraj ligiloj