Klingenmünster apartenas al komunumaro, do administra ligo de pluraj najbaraj, formale sendependaj politikaj komunumoj, germane nomata Verbandsgemeinde Bad Bergzabern, kiu kovras la sudan parton de la distrikto.
La Waldschlössel (en Esperanto: arbara kasteleto) sur la monto Treutelsberg ĉe Klingenmünster, estas unu el la plej aĝaj burgoj de Palatinato, kiu estis vera burgo kaj ne fuĝburgo. La origina nomo de la instalaĵo ne estas konata.