Geografia lokigo sur la mapo : Eŭropa Ruslando
Geografia lokigo sur la mapo : Respubliko Karaĉajio-Ĉerkesio
La Radioastronomia observatorio (RAO) Zelenĉuka (ruse Радиоастрономическая обсерватория (РАО) «Зеленчукская») estas radioastronomia observatorio situanta en rajono Zelenĉuka de respubliko Karaĉajio-Ĉerkesio[1].
La RAO Zelenĉuka estis establita de la Instituto de Aplika Astronomio de la Rusia Akademio de Sciencoj (IAA RAS) en 2001. Ĝi estas administrata de la IAA RAS.[1]
La ĉefa astronomia instrumento de observatorio estas la 32-m radioteleskopo (RTF-32), kiu estas uzata en naciaj kaj internaciaj (EVN, IVS) astronomiaj observoj. Ĝi estas la dua el la tri observejoj de la radiointerferometra reto Kvazar: Svetloje, Zelenĉuka kaj Badaro.[2]
RAO Zelenĉuka estas situanta en 8 km sude de centro de la vilaĝo Zelenĉuko, Karaĉajio-Ĉerkesio, Rusio[2]. En 4.5 km norde estas la plej granda radioteleskopo (kun plena aperturo) en la mondo — RATAN-600.
...
RTF-32 — plenturnebla radioteleskopo kun diametro de la ĉefa spegulo D = 32 m kaj fokusa longo F = 11.4 m. Mastrumaj gamoj de la ondolongoj 1.35 - 21 cm. Anteno sistemo - modifita skemon de Kassegrena.
Sajen'-TM (ruse Сажень-ТМ) — lasera telemezurilo. La unuaj sukcesaj observoj de la geodeziajn sputnikojn estis kondukta en la 18 majo 2011[4][5].
Javad GNSS Delta-G3T — GPS/GLONASS-ricevilo.
Vaisala WXT510 — aŭtomata cifereca veterstacio.