Geografia lokigo sur la mapo : Rusio
Geografia lokigo sur la mapo : Respubliko Burjatio
La Radioastronomia observatorio (RAO) Badaro (ruse Радиоастрономическая обсерватория (РАО) «Бадары») estas radioastronomia observatorio situanta en la kvazaŭnomo Badaro, Tunkinska rajono, respubliko Burjatio, Rusio. Koordinatoj : 51° 46′ 11.6″ N 102° 14′ 4.95″ O / 51.769889 °N, 102.2347083 °O / 51.769889; 102.2347083 (mapo), je alto de 813 m[1].
La RAO Badaro estis establita de la Instituto de Aplika Astronomio de la Rusia Akademio de Sciencoj (IAA RAS) en 2005. Ĝi estas administrata de la IAA RAS.[1]
La ĉefa astronomia instrumento de observatorio estas la 32-m radioteleskopo (RTF-32), kiu estas uzata en naciaj kaj internaciaj (EVN, IVS) astronomiaj observoj. Ĝi estas la tria el la tri observejoj de la radiointerferometra reto Kvazar.[1][2]
En la 1.5 km de sudo-okcidento estas situanta la Radioastrofizika observatorio Badaro kun la Siberia Suna Radioteleskopo (SSRT)[3].
...
RTF-32 — plenturnebla radioteleskopo kun diametro de la ĉefa spegulo D = 32 m kaj fokusa longo F = 11.4 m. Mastrumaj gamo de la ondolongoj 1.35 - 21 cm. Anteno sistemo - modifita skemon de Kassegrena.
Sajen'-TM (ruse Сажень-ТМ) — lasera telemezurilo[6].
Javad GNSS Delta-G3T — GPS/GLONASS-ricevilo.
Vaisala WXT510 — aŭtomata cifereca veterstacio.