Péter Szanyi [sanji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szanyi Péter estas hungara skulptisto, medalisto. Lia edzino estas Éva Varga (skulptisto).
Péter Szanyi [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1947 en Rákosszentmihály.
Biografio
Péter Szanyi post la mezlernejo inter 1966-1968 frekventis liberan artlernejon kaj faklernejon pri ŝtonoskulptado. Lia plej grava instruisto estis Ferenc Laborcz. Li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1972, sed en la sekva jaro li samloke frekventis majstran kurson. Lia majstro estis József Somogyi. Li ricevis stipendiojn inter 1973-1974, en 1976 kaj inter 1982-1984. Li vivis en Artistkolonio (Miskolc) inter 1974 kaj 1991, poste en Budapeŝto. Li studvojaĝis al Sovetunio (1972, 1974, 1980), Francio (1975, 1978), Pollando (1977), Britio (1978), Rumanio (1979), Italio (1980), Bulgario (1982, 1983), Nederlando (1984, 1985, 1988), Okcidenta Germanio (1985, 1986, 1988-1990), Aŭstrio (1985), Usono (1986), Grekio (1992), Germanio (1993, 1997). Li ricevis premiojn inter 1973–2007. Lia filino estas skulptisto.
Elektitaj solaj ekspozicioj
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1973, 1987, 1992, 1996)
- Pécs (1974, 1989, 1993, 1995)
- Sopron (1977, 1993-1997)
- Miskolc (1980-)
- Ravenna (1981, 1983)
- Arthalo Budapeŝto (1985, 1988, 1995, 1999, 2001)
- Colorado Springs (1987)
- Neuchâtel (1996)
Elektitaj skulptaĵoj
-
Monumento en Dunaújváros
-
Monumento
-
Vivarbo
-
-
Szindbád, la ŝipisto
-
Falintoj de Miskolc
Elektitaj memortabuloj
Elektitaj medaloj
- Genesis No. 01. (2008, bronzo)
- II.Rákóczi Ferenc születésének 300.évf.- Sárospatak (1976, bronzo)
Fontoj
Referencoj