Székesfehérvár [sEkeŝfehErvAr] aŭdu estas urbo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér. Ĝi estas ĉefurbo de la departemento kaj distrikto, havanta la rangon departementrajta, fine ankaŭ sidloko de diocezo. La loknomo signifas hungare: rezida-blanka-fortikaĵo. Ĉar ne estis latina nomo (tie estis nur marĉo dum la romianoj), oni uzas la vorton Alba Regia.
Székesfehérvár situas sur ebenaĵo preter aŭtoŝoseo M7 inter Budapeŝto kaj Balatono, laŭ la fervoja linio Budapeŝto-Balatono, krome estas ankaŭ aliaj ĉefvojoj kaj fervojoj.
La urbo estis loĝata jam dum la neolitiko. Unue la romianoj ne fondis tie urbon, ĉar tiutempe ĝi estis marĉa regiono, sed estis proksime alia granda urbo Gorsium, kie nun estas vilaĝo Tác.
Hungara princo Géza en 972 fondis komunumon, poste Stefano la 1-a (Hungario) faris tion grava urbo, dume ĝi iĝis episkopejo. Multaj reĝoj vivis tie. Troviĝas tie 15 reĝaj tomboj. La loko kontraŭstaris la mongolan atakon en 1241. La turkoj okupis la urbon inter la 1543-1688. En 1703 la urbo ricevis la rangon libera reĝa urbo. En 1777 episkopejo fondiĝis.
Post la 1-a mondmilito, kiam restis nur la unu triono de la landoparto, la urbo ricevis pli da taskoj. Komenciĝis industria prospero. Longe estis famaj fabrikoj Ikarusz (autobus-produktado) kaj Videoton (televizio-produktado). La urbo estas ankaŭ universitata urbo. En 1945 okazis grandaj bataloj inter Ruĝa Armeo kaj germanoj. La germanoj sukcese reokupis la urbon kaj tenis ĝin dum pli ol unu monato, dume estis oftaj bombardadoj.
Kroma vidindaĵo estas fortikaĵo de Bory [bori]. Jenő Bory estis profesoro pri arkitekto, sed estis ankaŭ pentristo, skulptisto kaj poeto. Li mem konstruis fortikaĵon. En ĝi trobeblas pentraĵoj, skulptaĵoj kaj poemoj.
Oni profitas mineralakvon "Mathias Aqua".