Dum la mezepoko estis tie vilaĝo nomata Pusztaszentmihály, kiu estis eklezia bieno. Poste dum la turkoj la komunumo senhomiĝis. Post tiu erao slovakoj refondis la vilaĝon, kiu longe apartenis al Csömör. En 1902 memstara vilaĝo fondiĝis kaj en 1950 aliĝis al Budapeŝto. Longe interurba tramo solvis la trafikon, nuntempe nur aŭtobusoj.