József SOMOGYI [jOĵef ŝomodji], hungare Somogyi József (naskiĝis la 9-an de junio 1916 en Hungario, en Félszerfalva (nuntempa Hirm en Aŭstrio), mortis la 2-an de januaro 1993 en Budapeŝto)
estis hungara skulptisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Li esperantiĝis dum adolesko, ĉirkaŭ 1940[1]
Biografio
József Somogyi frekventis bazlernejon en Ráró, mezlernejon en Győr kaj Pápa, poste en pentrista lernejo de Vilmos Aba-Novák, fine Belartan Altlernejon en Budapeŝto, kie li lernis precipe de István Réti kaj Zsigmond Kisfaludi Strobl. Li aĝis 13, kiam li ekspoziciis en Győr, kie li konatiĝis kun Miklós Borsos. Inter 1945-1963 li instruis en mezlernejo, poste ĝis 1993 en la altlernejo, dume li havis taskojn en la politiko kaj en la eklezio. Li longe vivis en Tihany. Liaj verkoj estas videblaj en diversaj hungaraj muzeoj, ekzemple en Hungara Nacia Galerio kaj ankaŭ en placoj, stratoj. Li ricevis premion Kossuth en 1954, poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj solaj ekspozicioj (elekto)
Liaj grupaj ekspozicioj (elekto)
Liaj memoraj ekspozicioj (elekto)
Verkaro (elekto)
- skulptaĵoj, ekzemple Oroszlán (Leono), Budapeŝto, Hungara Parlamentejo; Béke (Paco), Kazincbarcika 1956; skulptaĵoj por Teatro Madách 1961; Őzek (Kapreoloj), 1968, Szeged; Halászok (Fiŝistoj), 1971, Siófok; Sándor Petőfi 1973, Pápa; Mihály Vörösmarty, 1990, Sopron
- reliefoj
- tombaj skulptaĵoj
- monumentoj, ekzemple pri herooj en Miskolc, 1976
- memortabulo pri László Nagy
- skulptaĵetoj
- medaloj
- desegnaĵoj
Elektitaj disĉiploj
Memorigiloj
- galerio en Pápa
- lernejo en Ásványráró
Fontoj
Referencoj
- ↑ Bulgara Esperantisto, j.23 n. 03-04 pĝ. 16