György Szabó [djordj sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó György estas hungara skulptisto, medalisto, bazlerneja kaj altlerneja instruisto.
György Szabó [1] naskiĝis la 19-an de decembro 1947 en Nagykőrös.
György Szabó studis en Hungara Belarta Altlernejo de Budapeŝto inter 1968-1972. Lia ĉefinstruisto estis József Somogyi. Post la diplomo li vivis en Budapeŝto. Inter 1972-1977 li instruis en bazlernejo, inter 1973-1985 en artista rondo, inter 1977-2011 en pedagogia altlernejo. Ekde 2007 li kreas en Artistkolonio (Szolnok). Li ricevis premiojn inter 1986-2013.