Iama Prezidento Saddam Hussein dividis la landon en 18 muḥāfażah en la 1970-aj jaroj laŭ tialoj de etna divido.[1] Parto de la kurdoloĝata areo de la lando ricevis aŭtonomecon en 1970. En 2003, post opozicio el la Kurdoj rilate al la divido de Kurdistano en gubernioj,[1] la aŭtonoma ento de nur tri irakaj kurdaj provincoj estis rekonfirmita en 2005 en la konstitucio de Irako,[2] forlasante multajn aliajn kurdomajoritatajn regionojn, kiaj Kirkuk, Ĥanakin, Sinĝar kaj Mandali-Badra, ekster la aŭtonoma Kurda regiono. En 2014 oni faris decidon krei la provincon de Halabja Gubernio el la Halabja Distrikto de la Gubernio Sulajmanija.[3][4]
La 21an de Januaro 2014, la Konsilio de Ministroj de la registaro de Irako aprobis dekomencajn proponojn krei pliajn guberniojn.[5] La Konsilio anoncis ke tiuj du novaj gubernioj Tal Afar kaj Tuz Ĥurmatu estu formitaj el la nunaj gubernioj Ninivo kaj Saladino, respektive.[6] Oni anoncis ankaŭ ke la urbo Faluĝa de la Gubernio Anbar iĝu separata gubernio, kio estis anoncita kiel reago al la Sunaisma insurekcio de tiu urbo.
Referencoj
↑ 1,01,1Brendan O'Leary. (11a de Aŭgusto 2006) The Future of Kurdistan in Iraq. University of Pennsylvania Press, p. 30–31. ISBN 0-8122-1973-2.