La gubernio Dahuk (arabeمحافظة دهوك, latinliterigo laŭ DMGMuḥāfaẓat Dahūk) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2010 ĝi havis 1 015 172 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Dahuk. La teritorio kovras areon de 6 553 kvadrataj kilometroj. La gubernio troveblas en la pleja nordo de la lando kaj konsideriĝas parto de la kultura regiono Kurdio.