La gubernio Arbil (arabeمحافظة أربيل, latinliterigo laŭ DMGMuḥāfaẓat Arbīl) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ la stato de jaro 2010 ĝi havis 1 713 461 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Arbil, kiu ankaŭ estas la ĉefurbo de la laŭ teritorio pli granda Aŭtonoma Regiono Kurdistano. La gubernia teritorio kovras areon de 14 428 kvadrataj kilometroj.
La absoluta etna plimulto de la gubernia loĝantaro estas la kurdoj. Krom la kurda plimulto en la gubernio ankoraŭ ekzistas etnaj grupiĝoj de araboj, turkmenoj kaj arameoj. La kurdoj parolas la kurdan dialekton sorana lingvo. Ili konsideras la teritorion parto de la kultura regiono Kurdio.
Halgurd (en sorankurda ھەڵگورد) estas la dua plej alta monto en Irako, post Ĉiĥa Dar. Ĝi estas situanta norde de la Gubernio Arbil kun alto de 3,607 metroj.