Port Said aŭ Bur Saʿid (arabe محافظة بور سعيد, latinliterigo Muḥāfaẓat Būr Saʿīd) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 570 768 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma havenurbo Port Said.
La provinco limas norde je la Mediteranea Maro, sude je la provinco Ismailija kaj okcidente je la provincoj Ŝarkija kaj Dakahlija.