Dumjat, ankaŭ literumata Dumyat, Damiet(t)a aŭ Dimyat (arabe محافظة دمياط, latinliterigo Muḥāfaẓat Dumyāṭ respektive Muhafazat Dumjat) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 1 092 316 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Dumjat/Dumyat/Damiet(t)a/Dimyat. La teritorio situas en la orienta parto de la Nildelto.
La provinco limas norde je la Mediteranea Maro kaj sude je la provinco Dakahlija.