Porte Dauphine [pɔʁt dofin] (Maréchal de Lattre de Tassigny) estas stacio de la Metroo de Parizo, en la okcidenta ekstremaĵo de linio 2, en la 16-a arondismento de Parizo.
La stacio estis inaŭgurita la 13-an de decembro 1900. Tiam, linio 2 iris nur ĝis Étoile, nun Charles de Gaulle - Étoile.
La stacio, kiu eltiras sian nomon el Porte Dauphine (Pordo Dauphine) kie ĝi troviĝas, en la okcidenta ekstremaĵo de Avenuo Foch kaj norde de Bulvardo Lannes, priservas interalie Universitaton Paris-Dauphine, malfermitan en 1968. Ĝi ricevis aldonan nomon, omaĝe al Marŝalo de Lattre de Tassigny.