La diverseco je primatoj estas alta, kvankam pluraj specioj estas endanĝerigataj.
La ekoregiono gastigas etajn populaciojn de arbara elefanto (Loxodonta ciclotys). La ĉefaj karnomanĝuloj de la ekoregiono estas la leopardo (Panthera pardus), la afrika ora kato (Caracal aurata) kaj la afrika civeto (Civettictis civetta), kvankam la tri specioj estas maloftaj.
La riĉeco je birdoj estas granda. Inter la okulfrapaj specioj oni povas citi blank-brustan numidon ( Agelastes meleagrides), Lobotos lobatus , Bycanistes cylindricus (Buceredoj), Glaucidium castaneum (Strigedoj), Illadopsis rufescens (Timaliedoj), Sieraleonan skistolaon (Schistolais leontica), Lamprotornis cupreocauda (Sturnedoj), Ŝarpean apalison (Apalis sharpei), nigrakronan batmocerkon (Bathmocercus cerviniventris), Picathartes gymnocephalus (Pikatartedoj), malakonoton de Lagden (Malaconotus lagdeni , Malakonotedoj) kaj Scotopelia ussheri (Strigedoj).
Kvar specioj de mamuloj estas endemiaj en la ekoregiono : tri ronĝuloj (Dephomys eburnea, Malacomys cansdalei kaj Leimacomys buettneri) kaj unu soriko (Crocidura wimmeri).
Estas unu endemia reptiliospecio kaj dek-tri specioj de amfibioj, antaŭ ĉio arbaj ranoj el la familio de Rhacophoridae.
Minacoj kaj konservado
La ekoregiono estas krize endanĝerigita. Grandaj arbaraj areoj estas transformitaj en terkulturejojn kaj plantejojn. Ankaŭ la ĉasado kaj la arbarekspluatado estas tre ampleksaj, por brulligno kaj por eksportado de nobla konstruligno, kiaj la "afrika tektono" (Chlorophora) kaj la "mahagonoj" de la genroj Khaya kaj Entandrophragma. La sendifektaj areoj estas tre fragmentitaj kaj izolitaj.