La vegetaĵara tipo troviĝas sur malriĉaj substratoj kun malalta, nekonstanta vintraprecipitaĵo. Laŭtakse 44 000 km2 estas kovritaj per tiu biotopo, ĉio en la sudokcidento de la lando. La ekoregiono enhavas elstaran proporcion de endemiajplantospecioj.
Flaŭro
Multaj el la madagaskar-veprejaj plantoj montras ekstremajn adaptaĵojn al trosekeco. Dornaj plantoj de la endemia familioDidiereaceae konstituas okulfrapan komponanton, precipe en la oriento. Ili estas lignecaj sed fore rilatigitaj al la kaktoj el la ordo de la kariofilaloj. La restanta komponanto de la densaĵoj estas dominita de membroj de la familioj de burseracoj, eŭforbiacoj, anakardiacoj kaj fabacoj, ĉiu el kiuj havas reprezentantojn aliloke.
Ekzistantaj rezervejoj protektas maksimumon de 3% el la restanta vegetaĵaro. La Andohahela Nacia Parko prezentas limigitan protekton per sia "ero 3" sekcio. Aliloke la vepreja vivejo estas sub premo de homa ekspluatado. La precipaj influaj agadoj estas:
↑angle Crowley, Helen : Madagascar spiny thickets (AT1311), WWF Full report
Bibliografio
angle Du Puy, D.J., and J. Moat 1996 : A refined classification of the primary vegetation of Madagascar based on the underlying geology: using GIS to map its distribution and to assess its conservation status. In : W.R. Lourenço (editor). Biogéographie de Madagascar. pp. 205–218, + 3 maps. Editions de l’ORSTOM, Paris.
angle Rakotomalaza, P. J., and N. Messmer 1999 : Structure and floristic composition of the vegetation in the Réserve Naturelle Intégrale d’Andohahela, Madagascar. In : A floral and faunal inventory of the Réserve Naturelle Intégrale d’Andohahela, Madagascar: With reference to elevational variation. Fieldiana: Zoology, new series, 94: 51-96.