La orientafrikaj montarbaroj etendiĝas tra 65 500 da kvadrataj kilometroj, kaj ampleksas 25 da apartaj enklavoj, kiuj varias laŭ grandeco de 23 700 al 113 kvadrataj kilometroj. La plej norda enklavo estas sur Kinjeti-Monto en Imatong-Montaro de Sud-Sudano, etendiĝante suden tra Moroto-Monto en orienta Ugando kaj Elgon-Monto je la Kenjo-Ugando limo. En Kenjo kaj Tanzanio, la ekoregiono sekvas la montojn oriente kaj okcidente de Orientafrika Rifto kaj la rilatajn vulkanojn, inkluzive de Aberdare-Montaro, Kenja-Monto, Kulal-Monto, Njiru-Monto, Bukkol, kaj la Nguruman-Eskarpo en Kenjo, kaj Kilimanĝaro, Meru-Monto, Ngorongoro, kaj la Marang-arbarojn (Mbulu kaj Hanang) en norda Tanzanio.
Flaŭro
La ekoregiono konsistas el montaraj arbaroj, herbejoj, kaj savanoj, transirantaj al la orientafrikaj montaraj arbustetaroj sur la plej altaj pintoj. La ekoregiono gastigas la afromontananflaŭron, kiu troviĝas en la montaro de orienta Afriko, kaj estas diferenca de la malaltaĵa flaŭro.
Faŭno
La birdofaŭno en tiuj montaroj estas sufiĉe diversa, kaj esprimas mezajn nivelojn de endemiismo. Estas ok da endemiaj kaj limigita-areaj birdospecioj [1]. Iuj de la endemiaj specioj, kiaj la aberdara cistikolo (Cisticola aberdare), la abota sturno (Cinnyricinclus femoralis) kaj la kenrika sturno (Poeoptera kenricki), troviĝas nur en du aŭ tri montaroj ene de la ekoregiono. Aliaj, ekzemple la huntera cistikolo (Cisticola hunteri), la jaksona frankolino (Francolinus jacksoni), kaj la ŝarpea makronikso (Macronyx sharpei), troviĝas en la plej multaj (sed ne en ĉiuj) de la ĉefaj montaroj de tiu ekoregiono. Iuj de tiuj specioj estas tipaj por la montarbaro, dum aliaj troviĝas nur en la montaraj herbejoj ene de la ekoregiono.
Referencoj
↑angle Stattersfield, A. J., M. J. Crosby, A. J. Long, and D. C. Wedge. 1998. Endemic Bird Areas of the World. Priorities for biodiversity conservation. BirdLife Conservation Series, No. 7. BirdLife International, Kembriĝo, Britujo