Voltao-Lago (situanta je 6° 30′ N0° 0′ O / 6.500 °N, 0.000 °O / 6.500; 0.000(mapo)) estas la plej granda rezervujo en la mondo (pli granda ol Naserlago), situanta en Ganao kaj kovranta areon de preskaŭ 8.502 km² (3.275 kvadratmejloj). Ĝia plej norda punkto estas je urbo Yapei, kaj plej suda je la Akosombo Akvobaraĵo, 520 kilometroj malantaŭen laŭ la fluo.
La lago estis formita en 1965 kiam la Akosombo Akvobaraĵo estis konstruita. Pro la formado de lago Voltao, 78,000 personoj estis translokigitaj al novaj vilaĝetoj, kun ducent mil bredobestoj apartenantaj al ili; 120 konstruaĵoj estis detruitaj.
La akvobaraĵo produktas elektron por multo de la lando. Ĝi estas ankaŭ grava por transporto, pere kaj de pramoj kaj pere de kargaj boatoj.
La Nacia Parko Digya kuŝas sur parto de la laga okcidenta bordo.
La 9-an de aprilo, 2006, pasaĝera boato vrakis en la lago dronanta ĉirkaŭ 120 personojn.