En la hebrea Biblio, la omero (hebree עֹמֶר, ʿōmer) estas mezurunuo de volumeno.
Priskribo
La preciza grando de la omero ne estas certa. Laŭ The Jewish Study Bible[1] kaj Oxford Biblical Studies Online[2], unu omero estas proksimume 2,3 litroj.
Uzo en la Biblio
En la Biblio, la vorto omero nur troviĝas en ĉapitro 16 de la Libro de Eliro en la Torao. Eliro difinas la omeron kiel dekono de la efo:
Aliloke, Nombroj simple uzas la esprimon “dekono de efo”:
|
| „ la edzo […] alportu pro ŝi kiel oferon dekonon de efo da hordea faruno. ” | — Londona Biblio, Nombroj 5:15 |
|
|
| „ la oferdonanto devas alporti al la Eternulo farunoferon el dekono de efo da delikata faruno […] ” | — Londona Biblio, Nombroj 15:4 |
|
|
| „ Kaj ĉe ŝafo alportu farunoferon el du dekonoj de efo da delikata faruno […] ” | — Londona Biblio, Nombroj 15:6 |
|
|
| „ kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno […] ” | — Londona Biblio, Nombroj 15:8 |
|
La vorto tradukita kiel “dekono” estas עִשָּׂרוֹן ʿiŝarōn.
Kalkulado de la omeroj
En judismo, la kalkulado de la omeroj (hebree סְפִירַת הָעֹמֶר, səfīraṯ ha-ʿōmer) estas grava rito, nomita laŭ la mezurunuo omero.
Etimologio
La vorto omero etimologie signifas garbon.
Referencoj
Vidu ankaŭ