La Okcidentpomeria provinco (pole Województwo zachodniopomorskie) estas provinco (historie vojevodio) de Pollando. Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la lando ĉe la limo de Germanio kaj ĉe la Balta maro.
La provinco havas 22 896 km² kaj en 2004 havis proksimume 1 694 865 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas Szczecin.
La provinco dividiĝas en 18 distriktojn (powiaty), kaj krome ekzistas tri eksterdistriktaj urboj. Tiuj tri urboj poe situas lime respektive centre de distriktoj kiuj portas la nomon de la koncerna urbo, sed la urba teritorio malgraŭ la nomo ne apartenas al la samnoma distrikto.
(nombro de loĝantoj kaj areo laŭ stato de la 30-a de junio 2009)[1]
La provinco, lokigita en centra Mezeŭropo, estas bone atingebla de ĉiuj flankoj, aŭte, fervoje kaj ankaŭ boate (precipe per la haveno de Koszalin). Ekzemple jen aparte elstariĝu la fervojlinio Szczecin Dąbie – Sobieradz, pola neelektrizita fervojlinio, lokita entute sur teritorio de la Okcidentpomeria Provinco, kiu havas apartan vikipedian artikolon. Ĝi kunigas stacion Szczecin Dąbie kun Sobieradz. Nuntempe la linio estas aktiva nur por vara transporto.