Gorzów Wielkopolski ( aŭskulti, prononco laŭ IFA ˈgɔʒuf vʲɛlkɔ'pɔlski, en transskribo esperanta [GOĵuf vjelkoPOLski], laŭvorte "Gorzów de Grandpollando", ĝis la jaro 1945 germane Landsberg an der Warthe; kaŝube Lãdzberch) estas la plej granda urbo en la Lubuŝa Provinco de Pollando kaj funkcias kiel unu el du provincaj ĉefurboj. Ĝi estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Gorzów, kiu ĉirkaŭas la urban komunumon. En 2021 en la urbo vivis 119 964 loĝantoj.