Mario JURIĆ (naskiĝis la 9-a de februaro 1979 en Zagrebo) estas kroata astronomo, li ricevis sian diplomon de la Fakultato de Sciencoj de la Zagreba universitato kaj doktoriĝis en la Universitato Princeton en 2007.
Li estas ano de la societo znanost.org, kiu kunlaboras por multenombraj projektoj de scienca popularigo.
En 1998 - 2000, li kunmalkovris 125 asteroidojn, laŭ Minor Planet Center,[1]
kaj la periodan kometon 183P/Korlević-Jurić, en kunlaboro kun Korado Korlević.
Li ricevis en 2009 stipendion de la NASA[2]
Li ankaŭ partoprenis al la malkovro de la Granda Muro de Sloan, unu el plej grandaj strukturoj de la universo.[3]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj